J. G. Keulemans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. G. Keulemans
Persona informo
Naskonomo Johannes Gerardus Keulemans
Naskiĝo 8-an de junio 1842 (1842-06-08)
en Roterdamo
Morto 29-an de marto 1912 (1912-03-29) (69-jaraĝa)
en Ruĝponto, Londono
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • ornitologo
Verkoj A moho takahe (Notornis mantelli)
Onze vogels in huis en tuin
vdr

Johannes Gerardus Keulemans, mallonge John Gerrard Keulemans (naskiĝis la 8-an de junio 1842 en Roterdamo, mortis la 29-an de marto 1912 en Londono) estis nederlanda ilustristo pri birdoj.

Biografio kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de la formortinta Granda aŭko de Keulemans

Keulemans naskiĝis en Roterdamo, sed laboris en Anglio de 1866. Li regule liveris ilustraĵojn por la gazetoj The Ibis kaj The Proceedings of the Zoological Society. Li verkis ilustraĵon ununure en The Journal of the Linnean Society. Keulemans ilustris multajn gravajn birdolibrojn, inklude:

Unu el liaj lastaj plej grandaj atingoj estis lia kontribuo de ĉirkaŭ cento da platoj por la verko de Frederick Du Cane Godman nome Monograph of the Petrels (1907–1910). Li dediĉis ankaŭ iome da tempo al kolektado de birdoj en Kaboverdo kaj Okcidenta Afriko.

Keulemans edziĝis dufoje kaj havis ok filojn kun sia unua edzino kaj sep filojn kun sia dua edzino. Nur naŭ el ili atingis maturecon. Keulemans verkis ankaŭ pri spiritismo, kaj asertis, ke li havis antaŭscion pri la momento de la morto de unu el liaj filoj. Li mem mortiĝis en Ilford, Essex (nune parto de Londono).