James Connolly (atleto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James Brendan Connolly (* 28-a de oktobro 1868 en Boston, Usono; † 20-a de januaro 1957 en New York) estis malpeza atleto el Usono kaj estis en 1896 la unua olimpika venkanto de la novepoko.

Dosiero:James Brendan Connolly.jpg
James Brendan Connolly

Connolly venis el malriĉa irland-devena-usona familio en South Boston (Massachusetts). James Connolly venkis ĉe la Someraj Olimpikoj de 1896 en Ateno la trisalto-komkurson per 13,71 m kaj tiel li iĝis la unu olimpika venkinto de la novepoko.

La usona trisaltisto studis en la Universitato Harvard. Ĉar oni ne promesis liberan tempon, stipendion por partopreni la ludojn, li mem eksiĝis el la universitato. En 1896 li sukcesis en trisalto-konkurso, iĝis dua en altosalto kaj tria en longosalto. En la Olimpikaj ludoj de 1900 li akiris la duan lokon en trisalto, en Parizo. Li partoprenis la intertempajn ludojn en 1906 en Ateno.

Dum la unuaj Olimpikoj, oni ne disdonis ormedalojn por la venkintoj nur arĝentajn. La trie lokumita ricevis nenion.

Li iĝis sub la nomo James B. Connolly sukcesa aŭtoro maristaj historioj. En 1949, en aĝo de 83, li ricevis de sia iama universitato la honordoktoran titolon.

Atingoj/Lokumoj ĉe olimpikoj

Disĉiplo 1896 1900 1906
Altosalto 2. - -
Longosalto 3. - 27.
Trisalto 1. 2. 18.

(1906, olimpiaj intertempaj ludoj en Ateno)