James Papez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Papez
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1883 (1883-01-01)
en McLeod County
Morto 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (75-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Minesoto
Okupo
Okupo anatomo • neŭrosciencisto • kuracisto • neŭrologo
vdr

James PAPEZ (1883-1958) estis usona neŭrologo. Gradiĝinta en la Universitato de Minesoto, lia ĉefa kontribuo al la scienco kaj speciale al la neŭrologio kaj psikobiologio estas la priskribo de la nomita cirkvito de Papez, kiu estas la neŭrona vojo en kiu oni produktas la kontrolon de la cerba kortekso super la emocioj; Papez estis la unua kiu proponis la limban sistemon kiel kontrolsistemo de la emocioj, kio iĝis granda progreso en la biopsikologio de la emocio.

En 1937, James Papez sugestis anatomian skemon por la neŭra cirkvito de la emocio, konata kiel Cirkvito de Papez (Papez, 1937). Tiu cirkvito funkcias kiam venas emocia stimulo: tiu alvenas rekte al talamo, de kie ĝi iras al la sensa kortekso kaj al la hipotalamo. Kiam la informaro devena el tiuj du strukturoj estas integrata de la cingula kortekso, okazas la emocia sperto, tio estas, la sensacioj konvertiĝas en perceptoj, pensoj kaj memoroj. Papez pruvis, ke la cingula kortekso kaj la hipotalamo estas interkonektitaj pere de la antaŭa kerno de la talamo, la hipokampo kaj la mamilaj korpusoj, kaj ke tiuj konektoj estas necesaj por la korteksa kontrolo de la emocia esprimivo.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Papez JW. 1937. A proposed mechanism of emotion. 1937. J Neuropsychiatry Clin Neurosci. 1995 Winter;7(1):103-12. PMID: 7711480