James Rezende Piton
James Rezende Piton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de aprilo 1970 en Ŝablono:Flagikono Campinas, Brazilo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Brazila |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • komputosciencisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Enprizonigo - krepusko de erao |
Aliaj aktivaĵoj | BEJO TEJO |
James Rezende Piton - naskiĝis la 4-an de aprilo 1970 , do nun 54-jara brazila komputilisto kaj esperantisto. Post esperantistiĝo en 1988, do en sia 18-a vivjaro kaj intensa agado por Esperanto en sia naskurbo Campinas, interalie li de 1995 ĝis 1997 estis estrarano pri informado de TEJO, posteulo de Thomas Pusch, kaj sekve de 1997 ĝis 1999 estis TEJO-komisiito pri Latinameriko. De 2000 ĝis 2010 estis komitatano A de UEA por Brazilo. Aldone li plurjare ankaŭ estis estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo, la brazila landa sekcio de TEJO. Depost 2003 li rolas kiel Ĉefdelegito de UEA por Brazilo.
Ofta preleganto en regionaj renkontiĝoj kaj brazilaj kongresoj de Esperanto, liaj kulturaj agadoj ĉefe rilatas al E-filatela, kun kolekto pri la lingva problemo kaj Esperanto premiita en brazilaj, portugalaj kaj internaciaj ekspozicioj de la Internacia Filatela Federacio (FIP), al la esplorado de pioniraj bildkartoj (1890-1939) eldonitaj lige al Esperanto aŭ aliaj planlingvoj kaj al skoltismo.
Patro de du E-denaskuloj (n. 2003 kaj 2005) kun lia edzino, iama prezidantino de BEJO, Ísis Okabe Piton.