Jan Berchmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Jan Berchmans
Persona informo
Jan Berchmans
Naskiĝo 13-an de marto 1599 (1599-03-13)
en Diest
Morto 13-an de aŭgusto 1621 (1621-08-13) (22-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Sant'Ignazio Church vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Hispana Nederlando vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato vd
Profesio
Okupo Catholic seminarian vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan BERCHMANS (latine: Ioannes Berchmannus; naskiĝinta la 13-an de marto 1599 en Diest, mortinta la 13-an de aŭgusto 1621 en Romo) estis belga teologo, sanktulo kaj jezuito. Kune kun Luigi Gonzaga kaj Stanisław Kostka li estas la patrono de la studanta junularo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de malriĉaj sed piaj gepatroj li senditis kiel 7-jarulo al lernejo. Tie li elstaris per diligenteco kaj seriozeco nekutima. 11-jara li venis ĉe la pastro Emmerich von Diest, kies loĝejo estis kvazaŭ seminariejo. Tie li denove estis al ĉiuj samklasanoj modelo. Post tri jaroj li revenis al la patro hejmen kie li lernis ke la familio ne plu povus permesi al si subtenon financan de la studoj. Sekve li ellernu metion iun. Tiu mesaĝo ege tristigis lin kaj igis la koron de la patro moligi. La patro do loĝigis lin ĉe Johann Freymont, kanoniko en Meĥleno. Li akceptis lin kaj kunfinancis la edukadon. Intertempe estis mortinta lia pia patrino post 7 jaroj da sufero; post tio la patro frokuliĝis ĉe Sankta Sulpico.

Sed Bermans la pli juna decidis aliĝi al la Kompanio de Jesuo. Decidohelpa estis legado de la biografio de Luigi Gonzaga. En la jaro 1616 li akceptitis fare de la jezuitoj meĥlenaj. Jam dum la novicado Bermans preparis sin al misio por konverti la malkredantojn. La profesio de misiisto estis por li la plej alloga. Li do koncentriĝis pri animzorgado kaj evangelipredikado kaj akompanis la malriĉulojn al mesoj instruante al ili kiel iĝi feliĉaj en la vivo postmorta. En la 27.9.1617 li kaŝe faris la ordenajn promesojn, publike en la 25.9.1618. Unu monaton pli poste liaj superuloj sendis lin Romon por finstudi ĉe Roma Kolegio.

Antaŭ ol forvojaĝi suden li volis ankoraŭ viziti la patron. Sed li aŭdis pri la morto de la patro kaj pri ties entombigo. Per letero li transdonis la zorgrajton pri la fratoj kaj fratinoj en la manojn de la kuratoroj kaj iris al Romo. Li esperis iĝi misiisto en Ĉinio post la finfarado de la studoj. En Romo li denove estis modela por ĉiuj. En la 31.7.1621 akceptis laŭ kutimo de la ordeno sanktulon monatan sur kiu legeblas biblia verso pri la nescio de horo de la morto. Fakte li kvin tagojn pli malfrue malsaniĝis. La situacio tiom graviĝis ke li bezonis unkton. Kiel 22-jarulo li mortis. Tuj post la morto multaj volis vidi lian kadavron kaj havigi al si relikvojn de li. La sekvan tagon li entombigitis sub la ĉeesto de multaj episkopoj kaj prelatoj en la Alojzo-kapelo kie il ankaŭ ofte preĝis. Sed poste li translokitis en la Kapelon Sankta kruco, dume la koro venis al Loveno. Sanktigo de Berchmans estis en 1888.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 3. Aŭgsburg 1869, p. 385-386, kio legeblas tie ĉi interrete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]