Janko Ŝtruc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Janko Ŝtruc
Persona informo
vdr

Janko ŜTRUC estas jugoslava, respektive slovena, esperantisto kaj juristo.

Li estis diplomita pri juro (1983) kaj ekonomiko (1987) en la Universitato de Maribor. Ekde 1983 laboris kiel ĵurnalisto, ĉefe pri ekonomikaj aferoj, en la loka taggazeto de Maribor nome "Veĉer". Ekde 1988 estas helpanto por la fako Ekonomiko de Jugoslavio en Jura Altlernejo de la Li estis diplomita pri juro (1983) kaj ekonomiko (1987) en la Universitato de Maribor. Ekde 1983 laboris kiel ĵurnalisto, ĉefe pri ekonomikaj aferoj, en la loka taggazeto de Maribor nome "Veĉer". Ekde 1988 estas helpanto por la fako Ekonomiko de Jugoslavio en Jura Altlernejo de la Universitato de Maribor.

Li prelegis pri "Fortiĝanta rolo de merkato en jugoslavia ekonomio" kadre de la Internacia Kongresa Universitato dum la 74-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en Brajtono, Britio.[1]

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Pilgrimanto inter ombroj. Boris PAHOR, elslovenigis Janko ŜTRUC, Maribor, Slovenio, 1993.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la tuta artikolo "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝo 56.