Japana Esperantista Go-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Japana Esperantista Go-Asocio fondiĝis en 1979 en Japanio, en la sama jaro kiam ankaŭ fondiĝis ĝia internacia tegmenta asocio Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI), faka asocio de UEA. Ambaŭ organizaĵoj celas disvastigi Esperanton per la ludo goo, kaj goon per Esperanto - oni ĝis nun konsideras la japanan landan sekcion la plej forta branĉo de la internacia organizaĵo. Unua prezidanto de la Japana Esperantista Go-Asocio estis Minosuke EMORI, kies libro Invito al Go-ludo de la sama jaro ĝis nun estas fundamenta esperantlingva verkaĵo pri la ludo.[1]

Aldone al la internacia organo Esperanto per Goo, Goo per Esperanto, kiu eldoniĝas neregule, la Japana Esperantista Go-Asocio komunikas per propra bulteno, nomata Go-Amiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]