Jarnsakso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarnsakso
Natura satelito  de Saturno (L)
satelito de Saturnoneregula satelito
Oficiala nomo Saturno L[1]
Aliaj nomoj S/2006 S 6
Nomita laŭ Jarnsakso vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj aliuloj[1]
Dato de malkovro 5-a de januaro 2006[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 18 556 900 km
Discentreco 0,1918
Klinangulo 164,1° (rilate al la ekvatoro de Saturno); 162,9° (rilate al la ekliptiko)
Periodo -943,784 tagoj (malantaŭen)
Fizikaj ecoj
Diametro ~6 km (averaĝe)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,7 vd
vdr

Jarnsakso estas malgranda natura satelito de la planedo Saturno.

Ĝia malkovro estis anoncita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Brian Marsden la 26-an de junio 2006, danke al observoj faritaj ekde la 5-a de januaro ĝis la 29-a de aprilo 2006. Dum septembro 2007, la Internacia Astronomia Unio nomis ĝin kiel Jarnsakso, gigantino laŭ la nord-ĝermana mitologio. La luno estis antaŭe provizore konata kiel S/2006 S 6

Jarnsaxa rivoluas ĉirkaŭ Saturno malantaŭen.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)