Jaroslav Heyrovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jaroslav HEYROVSKÝ [hejrovski] (naskiĝis la 20-an de decembro 1890 - mortis la 27-an de marto 1967) estis ĉeĥa fizika kemiisto, ricevinta en 1959 Nobel-premion.

Li naskiĝis en Prago kaj unue studis kemion, fizikon kaj matematikon ĉe la Universitato de Karolo kaj poste foriris studi al la University College en Londono. En tiu ĉi tempo li renkontis tiom gravajn homojn kiel Sir William Ramsay. Li abituriis en 1913; laborante kun profesoro Frederick George Donnan li ege ekinteresiĝis pri elektrokemio.

Li ricevis siajn sekvajn titolojn en 1918 kaj 1923. Heyrovský komencis sian sciencan karieron ĉe la Universitato de Karolo en Prago, kie li baldaŭ fariĝis profesoro de fizika kemio.

La ĉefa laborkampo de Heyrovský estis polarografio. Li malkovris ĝin en 1922 kaj kunkreis polarografon kontinue laborantan (1925). Li estis fondinto kaj unua direktoro de Polarografia Instituto de Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj (1950-1963).

Sekve de lia morto en 1967 li estis entombigita ĉe la tombejo de Vyšehrad en Prago.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj