Jean Dondelinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Dondelinger dum 1989

Jean Dondelinger, naskiĝinta la 4-an de julio 1931 kaj mortinta la 21-an de oktobro 2004, estis luksemburgia politikisto kaj diplomato. Li inter alie estis komisaro en la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn kulturo kaj informsocio.