Frans Andriessen
Frans ANDRIESSEN (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1929) estas nederlanda politikisto. Dum la jaro 1967 li iĝis membro de la Tweede Kamer (Dua Ĉambro), la nacia parlamento. Inter la jaroj 1977 kaj 1980 li estis ministro pri financoj de Nederlando.
Poste, inter la jaroj 1981 kaj 1993 li estis komisaro de la Eŭropa Komisiono. Komence li estis komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Thorn, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1981 kaj 1985, kaj ankaŭ dum la unua kaj dua periodoj de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989 respektive inter 1989 kaj 1993. En la komisiono de Gaston Thorn inter 1981 kaj 1985, li estis komisaro pri la fakoj konkurenco kaj rilatoj kun la Eŭropa Parlamento, kaj inter la jaroj 1985 kaj 1989 sub Jacques Delors prezidis la fakojn agrikulturo kaj fiŝado. Dum la sekva dua periodo de la komisiono de Jacques Delors inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako eksteraj rilatoj kaj merkata politiko. Frans Andriessen estis membro de la konservativa (romkatolika) partio KVP (nun CDA) de Nederlando.
|
|
|
|---|---|
|
Jacques Delors | Frans Andriessen | Martin Bangemann | Leon Brittan | Antonio Cardoso e Cunha | Henning Christophersen | Jean Dondelinger | Manuel Marin | Abel Matutes | Ray MacSharry | Karel van Miert | Bruce Millan | Filippo Maria Pandolfi | Vaso Papandréu | Carlo Ripa di Meana | Peter Schmidhuber | Christiane Scrivener | David Williamson |
|
|
|
|
|---|---|
|
Jacques Delors | Frans Andriessen | António Cardoso e Cunha | Claude Cheysson | Henning Christophersen | Willy de Clercq | Francis Cockfield | Stanley Clinton Davis | Manuel Marín | Abel Matutes | Nicolas Mosar | Karl-Heinz Narjes | Lorenzo Natali | Alois Pfeiffer - Peter Schmidhuber | Carlo Ripa di Meana | Peter Sutherland | Grigoris Varfis | David Williamson |
|
|
|
|
|---|---|
|
Gaston Thorn | Frans Andriessen | Richard Burke | Claude Cheysson - ekde majo 1981 Edgard Pisani | Giorgios Contogeorgis | Étienne Davignon | Antonio Giolitti | Finn Olav Gundelach - Poul Dalsager | Wilhelm Haferkamp | Lorenzo Natali | Karl-Heinz Narjes | Michael O'Kennedy | François-Xavier Ortoli | Ivor Richard | Christopher Tugendhat |
|