Ĉeĝu (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por informoj pri insulo, vidu la artikolon Ĵeĵudo.
Korea alfabeto 제주도
Ĉina skribo 濟州道
Norma transskribo
(ekde 2000)
Jejudo
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Chejudo
Esperanta transskribo Ĵeĵu-do
vdr
Administracia mapo de Jeju-do
Marbordo de Jeju-do

Jeju-do (koree 제주도, 濟州道, pron. [ĉeĝudo]) estas provinco de tuta insulo Ĵeĵudo kaj aliaj insuletoj sude de korea duoninsulo. Ĝis 1946 Jeju-do estis parto de provinco Jeollanam-do kaj de tiam estas la plej malgranda provinco en Sud-Koreio. En 1-a de Julio 2006 Jeju-do gajnis staton de memadministra provinco.

Nomo

La nomo Jeju-do (제주도) estas ambigua, pro tio ke ĝi nomumas la insulon (ĉine 濟州島; esperante "Jeju-insulo") kaj ankaŭ estas la mallongiga nomo de la provinco (ĉine 濟州道; esperante "Jeju-provinco"). Jeju ankaŭ estas la nomo de ĉefurbo de Jeju-do nomige Jeju-si.

nomo en Esperanto Nomo en la korea nomo en Hangul skribo nomo en Hanja skribo
Jeju-insulo Jejudo 제주도 濟州島
Jeju-provinco Jeju-do 제주도 濟州道
Jeju-provinco memadministra Jeju-teugbyeol-jachi-do 제주특별자치도 濟州特別自治道
Jeju-urbo Jeju-si 제주시 濟州市

Historiaj nomoj

En la historio la insulo havis diversaj nomoj entene la sekvaj:

  • Doi (도이, 島夷)
  • Dongyeongju (동영주, 東瀛州)
  • Juho (주호, 州胡)
  • Tammora (탐모라, 耽牟羅)
  • Seomna (섭라, 涉羅)
  • Tangna (탁라, 竣羅)
  • Tamna (탐라, 耽羅)
  • Quelpart (q.v. gyulbat, 귤밭, 橘밭)

Vidu ankaŭ