Jelec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voznesenskij katedralo

Jelec (ruse Еле́ц) estas urbo en Eŭropa parto de Rusio. La urbo apartenas al la Lipecka provinco.

  • Loĝantaro:

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 42415.

La urbo estis fondita en jaro 1146.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1778.

La interurba telefona kodo estas 47467, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 52°37' norde, longitudo 38°31' oriente.

La urbo estas sur bordoj de rivero Sosna (Сосна) (kiu dedekstre enenfluas en riveron Don (Дон)).

En la urbo estas fervoja stacio.

Historio

Unue menciita en rusaj kronikoj en la jaro 1146, la urbo estas unu el la plej antikvaj en Rusio.

En 1395 Jelec, tiam ĉelima urbeto, estis atakita fare de la armeo de Tamerlan. La batalo ĉe Jelec konvinkis la azian konkeranton rifuzi de milita pluiro al Rusio.

Kelkfoje ruinigita, la fortikaĵo estis restarigita en la jaro 1592 samtempe kun la ceteraj fortikaĵoj de la suda limo.

Dum la Granda Patria Milito Jelec estis okupita de nazioj inter la 4-a kaj la 9-a de decembro 1941 kaj liberigita dum la Jeleca ofensivo (parto de la granda Moskva batalo).

Esperanto-movado

En la urbo ekzistas relative aktiva Esperanto-movado, nemalofte okazas tut-rusiaj E-aranĝoj (StRIGO, RET ka.). Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.