Jenő Fuchs (skermisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Fuchs
Jenő Fuchs en 1912
Jenő Fuchs en 1912
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1882 (1882-10-29)
en Budapeŝto
Morto 14-an de marto 1955 (1955-03-14) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Jenő Fuchs [jenO fuĥs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fuchs Jenő estis hungara skermisto (glavisto), dufoja olimpiano, kvarfoja olimpika ĉampiono, remisto, advokato.

Jenő Fuchs[1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de marto 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Fuchs devenis el juda familio. Li maturiĝis en loka gimnazio en 1900, poste li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto (1900–1903) kaj Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro (1903–1904), li diplomiĝis en 1905, fine post 2 jaroj lia diplomo estis altigita por advokato. Li ne apartenis al la elita kasto, tial li amatore skermis ekster kluboj. Li estis la unua en konkurso de juristoj en 1908, tial li ricevis membrecon inter la olimpianoj, ĉar tiutempe la profesiaj hungaraj skermistoj ne rajtis esti partoprenantoj. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908 kaj Somera Olimpiko 1912 resume kun 4 oraj medaloj (po du sole, respektive grupe). Inter la du Olimpikoj li estis tutlanda remista ĉampiono. Inter 1908-1912 li estis sepfoje membro de la nacia hungara skerma teamo sed sen rezultoj. Civile li estis advokato (1907–1913), poste li havis postenon en la hungara borso. Li laboris ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la fiasko li estis forigita. En 1920 li malfermis advokatan kontoron, sed en 1923 li revenis al la borso ĝis 1948. Interrompe dum la nazia erao (1944) li ne rajtis labori, sed nek li estis trudlaboristo pro la olimpikaj medaloj. Dum la frua socialismo lia ĉebalatona vilao estis forprenita. Li mortis jam forgesita, ĉar lia figuro ne estis konvena por la komunistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]