Jevgenij Zamjatin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jevgenij Zamjatin

Jevgenij Ivanoviĉ ZAMJATIN (Евге́ний Ива́нович Замя́тин) (1884-02-01 – 1937-03-10) estis rusa verkisto, unu el la plej brilaj de sia generacio. Lia plej fama romano estas Ni (Мы) (1921), rakonto pri distopia estonteco kiu influis 1984 fare de George Orwell kaj Brave New World fare de Aldous Huxley.

Zamjatin ankaŭ verkis plurajn novelojn, fabelformajn, kiuj konstituas satiran kritikon pri la Komunista reĝimo en Rusio, kia rakonto pri urbo kie la urbestro decidas ke por feliĉigi ĉiujn li faru ĉiujn egalaj. Komence li igas ĉiujn, inkluzive sin mem, loĝi en granda barako, poste razi la kapon por egali la kalvulojn, kaj poste fariĝi mense feblaj por suben egaligi inteligenton. Ĉi tiu intrigo tre similas tiun de The New Utopia (La Nova Utopio) (1891) far Jerome K. Jerome kies kompletajn verkojn oni eldonis tri fojojn en Rusio antaŭ 1917.

Vivo

Zamjatin naskiĝis en Lebedjan, Rusio, ducent mejlojn (322 Km) sude de Moskvo. Lia patro estis sacerdoto rus-ortodoksa kaj lernejestro; lia patrino estis muzikisto. Li studis marŝipan inĝenieron en Sankt-Peterburgo de 1902 ĝis 1908 kaj dume aniĝis al la Bolshevikoj. Oni lin arestis dum la Rusa Revolucio de 1905 kaj lin ekzilis, sed li revenis al Sankt-Peterburgo kie li loĝis kontraŭleĝe ĝis li transloĝiĝis al Finnlando en 1906 por finstudi. Reveninte al Rusio li komencis ŝatokupe verki fiksiaĵojn. Por la dua fojo oni lin arestis kaj ekzilis en 1911, sed lin amnestiis en 1913. Lia Уездное (Ujezdnoje - Provinca Rakonto) en 1913, kiu satiris vivon en rusa urbeto, iom lin famigis. La postan jaron oni procesis kontraŭ li pro kalumniado pri la militistaro en lia rakonto На куличках (Na Kuliĉkaĥ). Li daŭrigis kontribui artikolojn al la gazetoj.

Post kiam li diplomiĝis kiel marŝipa inĝeniero, li profesie laboris kaj hejmlande kaj eksterlande. En 1916 oni lin sendis al Anglujo por estri la fabrikadon de glacirompatoroj en Walker kaj Wellsend dum loĝado en Newcastle ĉe Tyne. Li verkis Островитяне (Ostrovitie - La Insulanoj) en 1917 satirantan la vivon anglan, kaj ties kunulo Ловец человеков (Lovets ĉelovekov - Fiŝisto de homoj) en 1921; ambaŭ eldoniĝis post lia reveno al Rusio malfrue en 1917.

Post la Rusa Revolucio en 1917 li redaktis kelkajn revuojn, prelegis pri verkado kaj redaktis ruslingvajn tradukojn de verkoj fare de Jack London, O. Henry, H. G. Wells kaj aliaj. Zamjatin subtenis la Oktobran Revolucion se kontraŭis la cenzursistemon Bolŝevikan. Liaj verkoj pli kaj pli kritikis la reĝimon. Li kuraĝe diris: "Vera literaturo povas ekzisti nur kiam ĝin kreas, ne diligentaj kaj fidindaj oficistoj, sed jes frenezuloj, ermitoj, herezuloj, revuloj kaj skeptikuloj". Ĉi tiu sinteno igadis lia situacio pli kaj pli malfacila dum la 1920-aj jaroj. Finfine, liajn verkojn oni prohibis kaj lin oni malpermesis publikigi, precipe post la eldono de Мы (Ni) en rusa elmigrintula revuo.

Zamjatin-on fine donis permeson forlasi Rusion Stalino en 1931, post peto fare de Gorkij. Kun sia edzino li ek-loĝadis en Parizo, kie li mortis malriĉa de koratako en 1937.

Oni lin enterigis en Thiais, tuj sude de Parizo. Ironie, lia finripoza tombejo troviĝas en la Rue de Stalingrad.

Fonto

Ĉi artikolo estas traduko de la angla Yevgeny Zamyatin ĉe Wikipidia kun aldonetoj el la rusa kaj hispana artikoloj en Vikipedio.