Jimmy Woode

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jimmy Woode (* 23-an de septembro 1929 [1] kiel James Bryant Woode en Filadelfio; † 23-an de aprilo 2005 en Lindenwold, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵaz-kontrabasisto.

Vivo

James Bryant Woode naskiĝis la 23-an de septembro 1929 en Filadelfio. Lia onklo Henri Woode estis aranĝisto en ĵazbandego, kaj lia patro Jimmy Woode la pli maljuna estis pianisto kaj instruisto. Jimmy Woode ludis komence kiel trombonisto en la bando de sia patro, kiel pianisto en preĝejoj kaj kiel kantisto en kantensembloj. Li studis ĉe la Filadelfia Akademio de Muziko, ĉe la universitato en Bostono kaj ĉe la bostona konservatorio, poste li sekvis baslecionojn de Paul Gregory. Dum sia militservo li estis radarteknikisto de la usona mararmeo.

Post la fino de la Dua Mondmilito li jam baldaŭ ludis kiel ĵazbasisto kun ĵazgranduloj kiel Louis Armstrong, Charlie Parker, Ella Fitzgerald, Miles Davis, Dizzy Gillespie kaj Sarah Vaughan. Fiere li ĉiam denove rakontis pri sia tempo kun Duke Ellington, en kies bandego li estis membro ekde 1955 ĝis 1959. Ellington mem laŭdis Vudon kiel muzikisto kun taĉmenta spirito. Tia restis Woode, kiu ankaŭ kiel komponisto verkis daŭreman kontribuon al la ĵazhistorio, ĝis la fino.

En 1960 Woode transloĝiĝis al Eŭropo, kie li unue en Svedujo kaj poste ankaŭ en Germanujo, Nederlando, Aŭstrujo kaj Svisujo kunlaboris kun la plej renomaj muzikistoj el ĉiuj stilaj tendaroj. Aparte en la memoro restas lia kunlaboro en la bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland, la plej grava eŭropa ĵazbandego de la sesdekaj jaroj, same kiel ankaŭ en surlokaj ĵazbandetoj, ekz. Gerhard-Francesconi-Trio el Rosenheim. En 1994 Woode fondis kun pianisto Dirk Raufeisen kaj frapinstrumentisto Charly Antolini a triopon SUPER-TRIO Dum longa tempo li ankaŭ estis basisto de la mita triopo de Dorothy Donegan. La triopo triumfis je la Nord-Mara Ĵaz-Festivalo kaj je multaj vojaĝoj ĉefe en Svisujo kaj Aŭstrujo.

En 2003 li formis triopon kun frapinstrumentisto Pete York kaj ĵazartisto Helge Schneider kaj atingis dum koncertvojaĝo tra Germanujo junan publikon, kiun li alproksimigis denove al klasika ĵazo per siaj interpretaĵoj de ĵazaj normkantoj kiel "Georgia" kaj "Summertime". El la kunlaboro kun Schneider ankaŭ devenis lia prezentado en la kinofilmo "Jazzclub - Der frühe Vogel fängt den Wurm" (reĝio: Helge Schneider, Germanujo 2004). En sia rolo kiel Steinberg, basisto de sensukcesa ĵaztriopo, li montris atentindaj aktorajn talentojn.

Jimmy Woode mortis la 23-an de aprilo 2005 en la aĝo de 75 en la usona ŝtato Nov-Ĵerzejo ne-atendite post ĥirurgio de la koksa artiko. Li postlasis centojn da sondiskoj kaj lumdiskoj. Lia lasta sonregistraĵo ekestis januaron kaj februaron de 2005 en Hanovro kune kun saksofonisto Stephan Abel kaj havas la titolon 'My Kind of World'.

Rimarkoj

  1. Laŭ Bohländer k.a. Reclams Jazzführer, 1989. Laŭ aliaj fontoj li naskiĝis jam en 1928 (ekz. Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide, Stutgarto 1999) aŭ eĉ en 1926 (Nekrologo en Guardian)

Eksteraj ligiloj