João Vicente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Vicento
(1380-1463)
portugala kuracisto kaj teologo, episkopo de Lamego kaj Viseŭ, rektoro de la Fakultato pri Medicino en Lisbono, kaj fondinto de la Kongregacio de la Sekulara Kanonikaro de Sankta Johano Evangelia
portugala kuracisto kaj teologo, episkopo de Lamego kaj Viseŭ, rektoro de la Fakultato pri Medicino en Lisbono, kaj fondinto de la Kongregacio de la Sekulara Kanonikaro de Sankta Johano Evangelia
Persona informo
Naskiĝo 2-a de marto 1380[1]
en Lisbono,  Portugalio
Morto 30-a de aŭgusto 1463
en Vizeŭ,  Portugalio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono, Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Majstro Johano Vicento (1380-1463) estis portugala kuracisto kaj teologo, episkopo de Lamego kaj Vizeŭ, rektoro de la Fakultato pri Medicino en Lisbono, kaj fondinto de la Kongregacio de la Sekulara Kanonikaro de Sankta Johano Evangelia kaj fondinto de la Monaĥejo de Vilar de Frades, en Barcelos. Li estis episkopo de Lamego kaj Vizeŭ kaj okupis postenon kiel ĉef-fizikisto de la portugala regno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Majstro Johano Vicento naskiĝis en Lisbono kaj estis filo de Estêvão Rodriguez Maceira kaj Dona Mecia Ponce.[2] Li studis medicinon en Lisbono kaj juro en la Universitato de Bolonjo. Li estis la unua profesoro pri medicino en la Universitato de Lisbono, kie li instruis dum sep jaroj kaj la dua diplomito pri teologio. Li same estis la plej granda kuracisto de la regno nomumita de la reĝo de Portugalio Duarte la 1-a (1391-1438).

Li estis persono konfidenca al la reĝo kaj akompanis al Flandrio la princinon Izabelan, filino de la reĝo Johano la 1-a (1358-1433), kiu edziniĝis al la Duko de Burgonjo, Filipo la Bona (1396-1467). Li reformis la Ordinon de Kristo, kies vizitanto li estis, laŭpete de la infanto Henriko la naviganto (1394-1460), Duko de Vizeŭ. Li engaĝiĝis en la Ordino de la Preĝantoj en la Monaĥejo de Benfiko.

En Lisbono, kune kun Martim Lourenço kaj Afonso Nogueira, en 1420, li lanĉis la bazojn por starigi novan kanonikan komunumon celante ripari la socialan kaj moralan degradiĝon de la klerikaro kaj de la tiama societo. Ĉi-sinteno kondukis lin al la fondo de la Kongregacio de la Sekularaj Kanonikoj de Sankta Salvatoro de Vilar, starigita en la preĝejo de la monaĥejo de Vilar de Frades, Barcelos. La komunumo alprenis la Konstituciojn de la Regularaj Kanonikoj de Sankta Georgo de Alga, en Venecio. La bluaj vestaĵoj de la kanonikaro donis al la fondinta episkopo ke li estis konata kiel la blua episkopo. En la 7-a de majo 1432, li estis nomumita episkopo de Lamego, kaj inter 1446 kaj 1463, Episkopo de Vizeŭ, kie li mortis kun famo de sanktulo kaj estis sepultita en la katedralo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopédia histórica de Portugal, A. Duarte de Almeida, 1938
  2. Colecçam dos documentos estatutos e memorias da Academia Real da Historia ..., Academia Real da História Portuguesa, Manoel Telles da Silva Alegrete (Marqués de),Nuno da Silva Teles

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]