Joanna Angélica de Jesus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johanino Anĝelika de Jesuo
(1761-1822)
Unua brazila martirino kaj heroino pri la Sendependeco en Bahio.
Unua brazila martirino kaj heroino pri la Sendependeco en Bahio.
Naskiĝis la 11-an de decembro 1761 (nun 1761-12-11) (60-jara)
en Salvador, Bahio, Flago de Brazilo
Mortis 20-a de Februaro 1822
en Salvador, Bahio, Flago de Brazilo
Profesio Brazila heroino dum la periodo kiu anticipis la sendependecon de Brazilo
nacieco brazila
v  d  r
Information icon.svg

Joanna Angélica de Jesus (Johanino Anĝelika de Jesuo) (* Salvador, Bahio, en la 11-a de Decembro 1761 - † Salvador, Bahio, en la 20-a de Februaro 1822), monatojn antaŭe de la momento kiu antaŭiris la movadon pri sendependeco de Brazilo, la bahia popolo jam batalis kontraŭ la regadon de la portugaloj. La luktoj etendiĝis dum preskaŭ unu jaro post la proklamo pri sendependeco. En la 19-a de Februaro 1822, la portugaloj atakis la Fortreson de Sankta Petro, kie estis enkazernigitaj la lokaj kunbatalantoj. La luktoj etendiĝis tra la tuta urbo Salvador. Ankoraŭ en la mateno de tiu tago, portugalaj militistoj kaj civiluloj atakis la Monaĥinejon de la Lapa[1], kredante pri la restado de kunbatalantoj, kiuj estis tie kaŝitaj. La abatino Johanino Anĝelika de Jesuo rezistis al la invado de sia monaĥinejo kaj kiel lasta gesto por forigi la agresintoj ŝi ekkrias:

Malantaŭen, barbaroj. Respektu la domon de Dio. Neniu eniros la monaĥinejon, escepte se vi tretos sur mian kadavron!. Per gesto de humana animaleco, bajoneto traboris la bruston de la kompatinda religiulino, kiu mortis en la sekvanta tago en la 20-a de Februaro 1822, kaj ŝi fariĝis simbolo de la rezistado kaj martirino pri la sendependeco de Brazilo en Bahio.

Martirino pri la Sendependeco de Brazilo[redakti | redakti fonton]

Johanino Anĝelika estis filino de Jozefo Tavares de Almejda kaj ties edzino, Katarino Maria da Silva. Je la 21-a de Aprilo 1782, kiam ŝi estis 20-jaraĝa, ŝi eniris kiel novicino en la Monaĥinejon de Nia Sinjorino de la Koncipo de la Lapa, en la bahia ĉefurbo, kaj post unu jaro je la 18-a de Majo 1783 ŝi profesis sin kiel Fratino de la Reformitaj Regiulinoj de tiu monaĥinejo. Ŝi dediĉis sian vivon al preĝado kaj al karito, kaj ŝia edifa ekzemplo faris el ŝi ikonon pri sanktiĝado inter la fratinoj de tiu amrestadejo. Tie ŝi estis verkistino, majstrino de la novicinoj, konsilistino, vikariino kaj finfine abatino.

Ŝi okupis la estradon de la Monaĥinejo, en februaro 1822, tiam kiam la urbo ardis pro agito kontraŭ la portugalaj trupoj de la brigadgeneralo Inácio Luís Madeira de Melo (1775-1833)[2], kiu estis alveninta al Salvador de Bahio eke de la Tago de la Restado[3].

Tumultoj dum la portugala okupacio[redakti | redakti fonton]

Grandan reziston kontraŭmetis la nativaj bahianoj: en la estinta jaro (1821) la urbo jam estis scenejo je ribeloj. La enoficigo de la brigadgeneralo Madeira de Melo jam estis malhelpata, en la 18-a de Februaro, sed la supereco de la fortoj favore al la militisto altrudis amaran malvenkon al la nativoj.

Soldatoj kaj maristoj portugalaj ebriiĝis kaj faris kruelaĵojn tra la urbo, celebrante, kaj pretekstante persekuti eventualajn ribelulojn, ili atakadis privatajn domojn kaj, daŭrigante la senbridan furiozon en la sevanta tago, ili prenis la stratojn kaj sin direktis al la Monaĥinejo de la Lapa[1].

Atako al la Domo de Dio[redakti | redakti fonton]

Solida kolonia konstruaĵo, ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta en la bahiana ĉefurbo, la Monaĥinejo de la Lapa[1] konsistiĝis el fermita loko, kies ĉefa enirejo estis provizita per ferpordego. La krioj de la soldataro ekaŭdiĝas en la interno. Senprokraste, la abatino, antaŭsentante la celojn de profanado de la ĉasteco de siaj internulinoj, ordonas tion, ke la monaĥinoj foriru tra la malantaŭan korton. La pordego estis faligata, kaj per heroina gesto, Johanino Anĝelika malfermas la duan pordegon, starigante sin kiel lasta defendo al la neatendita invado. Laŭtradicie, reproduktita de diversaj historiistoj, ŝi do ekkriis:

Malantaŭen, barbaroj. Respektu la Domon de Dio. Malantaŭenpaŝu, ĉar vi ne penetros en ĉi-domon escepte se vi tretos sur mian kadavron.

Malfermante la brakojn, per kortuŝa gesto, ŝi provis malhelpi la eniron de la invadontoj. Tiele, ŝi estis mortigita per bajonetofrapoj - kaj ili enpenetris la lokon, kie ili trovis nur la maljunan kapelanon, Pastro Daniel da Silva Lisboa - al kiu ili bategis per kolbofrapoj, kaj lasis lin preskaŭ mortante.

Johanino Anĝelika fariĝis do, la unua martirino de la granda batalo kiu sekviĝis, ĝis la liberiĝo de Bahio, en la sekvanta jaro, en la 2-a de Julio 1823, efektiva dato de la sendependeco en Bahio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Monaĥinejo de la Lapa estas grava religia historia kaj monumento je arkitekturo stariginta en la urbo Salvador, Bahio.
  2. Inácio Luís Madeira de Melo (1775-1833), estis portugala militisto. Li famiĝis ĉar li komandis, dum li oficis kiel Guberniestro de la Armiloj, la portugalajn trupojn starigitajn en Salvador de Bahio, dum la luktoj de la Milito pri la Sendependeco de Brazilo de tiu provinco ĝis la fina kapitulacio en la 2-a de Julio 1823, kiam ili retiriĝis al Portugalio.
  3. Dia do Fico (esperante: Tago de la Restado), okazis en la 9-a de Januaro 1822, tiam kiam la princo kaj regento Petro la 1-a agis kontraŭe al al ordonoj de la portugalaj kortegoj, kiuj postulis lian reiron al Lisbono, kaj li restis en Brazilo. Ĉi-epizodo antaŭanoncis la deklaracion pri sendependiĝo el Brazilo, kiu estus proklamonta en la 7-a de Septembro 1822.