Johann Heinrich Stobwasser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Stobwasser
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1740 (1740-11-16)
en Bad Lobenstein
Morto 31-an de aŭgusto 1829 (1829-08-31) (88-jaraĝa)
en Brunsvigo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo vidartisto
vdr

Johann Heinrich STOBWASSER (naskiĝinta la 16-an de novembro 1740 en Lobenstein, mortinta la 31-an de aŭgusto 1829 en Braunschweig) estis konata germana lakaĵfabrikanto.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

La filo de la vitristo kaj etvarvendisto Georg Siegmund Eustachius Stobwasser el Vogtlando akompanis la patron jam kiel 15 jaraĝulo je diversaj komercvojaĝoj. En malĉeesto de la patro li mem de tempo al tempon organizis la aferaron enmagazene. Post kiam li sukcesis post longdaŭraj kaj komplikaj provoj krei firman sukceno-lakon tre altkvalitan[1] li malfermis fabrikon pri lakaĵo en hejma Lobenstein. Tie li faris i.a. lakitajn promenbastonojn, trinkpotetojn kaj snuftabakujojn. Pro financaj problemoj la entrepreno baldaŭ fermota estis. Sekvis la seso da familianoj en aŭgusto 1763[2] allogan vokon de la brunsviga duko Karlo la 1-a setli en ties lando. Ĝenerale la suvereno ofertis al bonaj metiistoj kaj artistoj avantaĝajn multajn kondiĉe ke ili endukuje loĝu kaj antaŭenigu la ekonomion.

Manufakturfondo en Braunschweig[redakti | redakti fonton]

Stobwasser-domo ĉe la brunsviga strato Echternstraße 16
Snuftabakujo de Stobwasser

Mallonge post entreprenfondiĝo produktitis varoj de ĉiutaga uzo, kion baldaŭ sekvis laboraĵoj artmetiaj. Fine faritis pro elstara kvalito ankaŭ luksaj artikloj. Aparte por pentrado li dungis artistajn konatulojn kiel Pascha Johann Friedrich Weitsch kaj ties filon Friedrich Georg Weitsch, sed ankaŭ Christian Tunica, Hans Heinrich Jürgen Brandes, Julius Carl Hermann Schröder, Heinrich Christian Brüning[3] aŭ la islandandanon Thorstein Elias Hjaltelin.[4]

La famego de liaj lakaĵoj (Stobwasser-Arbeiten) kreskis eĉ antaŭ la duklando, en tuta Eŭropo. Unu el liaj fratinoj, Luise Dorothee Guérin, malfermis en 1772 en Berlino filion kun sia edzo Jean (iama brunsviga musketero) kaj posta kunlaboranto de la bofrato.

En 1774 Johann Heinrich edzinigis la hanovraninon Sophie Elisabeth Gersting († 1809), filino de tiea kortegĉarpentisto. Kun ŝi li havis ok infanojn el kiuj kvin mortis en tre junaj jaroj. La filo Christian Heinrich transprenis en 1808 la ĉefentreprenon en Braunschweig.[5] En 1812 nuptis Johann Heinrich Stobwasser en dua geedzeco Katharine Dorothee Scheurer († 1825), vidviginta Röntgen, patrino de unu liaj bofratoj.

La vivon de Johann Heinrich priskribis en 1830 lia filo Christian Heinrich ĉe Die merkwürdigsten Begebenheiten aus der Lebensgeschichte von Johann Heinrich Stobwasser. Seinen Freunden zum Andenken, und zum Besten der Kranken=Casse der Stobwasserschen Fabrik.[6] Entombigo lia estis sur la Miĥaela tobmejo en Braunschweig, kie starigitis en 1882 bronza busto por li laŭ iniciato de la nepo G. Stobwasser.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leuschner, Kaufhold, Märtl (eld.): Die Wirtschafts- und Sozialgeschichte des Braunschweigischen Landes vom Mittelalter bis zur Gegenwart, vol. 2: Frühneuzeit, p. 648
  2. Leuschner, p. 609
  3. Leuschner, p. 654
  4. "Hialtalin, Dorstein Illia" fare de Ferdinand Spehr, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 12 (1880), p. 383–384 (tie ĉi interrete)
  5. Jürgen Hodemacher: Braunschweigs Straßen - ihre Namen und ihre Geschichten, Band 3: Außerhalb des Stadtrings, Braunschweig 2001, p. 258-259
  6. interreta versio ĉe Digitale Bibliothek Braunschweig

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Camerer, Garzmann, Schuegraf, Pingel: Braunschweiger Stadtlexikon, Braunschweig 1992 Braunschweig 1992, ISBN 3-926701-14-5
  • Detlev Richter (eld.): Stobwasser - Lackkunst aus Braunschweig & Berlin, en du volumoj, Prestel-Verlag 2005, ISBN 3-7913-3439-5
  • Horst-Rüdiger Jarck, Günter Scheel (eld.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon. 19. und 20. Jahrhundert, Hannover 1996, ISBN 3-7752-5838-8
  • "Stobwasser, Johann Heinrich" fare de Paul Zimmermann, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 36 (1893), p. 275–279 (tie ĉi interrete)
  • Pri Stobwasser ĉe Nordiske familijebok

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Art. "Stobwasser, Johann Heinrich" fare de Paul Zimmermann, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 36 (1893), p. 275-279 (tie ĉi interrete)