Johann Martin Riester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iama porpastra domo en Sankt Johann, establite laŭ la ideo de Riester; nun regionhistoria muzeo
memortabulo apudkirka

Johann Martin RIESTER (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1690 en Leibertingen-Kreenheinstetten, mortinta al 3-an de julio 1765 en Sankt Johann in Tirol) estis germana kaj aŭstra pastro romkatolika. Li estis apostola protonotaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Danke al apogo de Ferdinand von Fürstenberg li venis studi je la universitato de Graz. Ordinacio estis en Graz en la 20.4.1715. En 1718 Riester iĝis helpa pastro en Straßgang, urbokvartalo de Graz. Jaron poste la chiemsee-a episkopo Franz Anton Adolph von Wagensperg venigis lin Salcburgon por iĝi kortega kapelano. Sed Riester preferis aŭtentikan animzorgadon kaj tiel li fariĝis en 1723 presbitero en Söll (distrikto Kufstein) kaj en 1728 dekano en Sankt Johann.

Laŭ la modelo de Bartholomäus Holzhauser kaj post multe da preparo li finfine en la 1763-a jaro sukcesis starigi domon por komunumo de diocezaj pastroj (Priesterhaus). Nur poste ĝi servis por provizore loĝigi pekintajn klerikojn.[1]

La oran jubileon de sacerdota ordinacio en la 1-a de majo 1765 Riester pro apopleksio ne plu povis mem celebri. Tion faris lia kuzo Josef Riester.

Riester takseblas inter la plej gravaj pastroj de la diocezo Chiemsee.

Detaloj pri la porpastra centro[redakti | redakti fonton]

La tuto lokis en iama domo de horloĝfaristo Ströplin, konstruita en 1724. Imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio en marto 1765 konfirmis la komunutilecon de la ejo. En junio 1765 Riester deklaris la domon universala heredanto de liaj havaĵoj (i.a. de ampleksa biblioteko). Laŭ la ideoj de Riester estu la menciita domo loko de trejno de sacerdotoj; tiutempe pro abundo da animzorgantoj multaj junaj teologoj ne povis tuj dungiĝi (latine: supernumerarii presbyteri). Ili do ĝuu en Sankt Johann pliprofundiĝon praktikan de la estonta laboro.

La domo estis imprese meblita kaj aranĝita kun ĝardeno, kelo (i.a. por vino), kuirejo, manĝosalono, stokejo, biblioteko, lavejo, propra alirvojo, puto, gastĉambro ktp. En 1754 Rieser aĉetis pluse Alm Gastreith (nuna nomo: Dechantsalm), surmontan kabanon. Poste la bieno Brennermoos kaj la ejaro Geigen ankaŭ apartenis al la fondaĵo. Ambaŭ oni poste vendis.

De 1771 unuafoje gastis neordinitaj teologoj; ili estis kursanoj kaj devis mem pagi kostojn por la loĝado kaj instruado. Poste ili ekzameniĝis ĉe la universitato de Innsbruck. Pro pli efikaj enpostenigoj de klerikoj sub imperiestro Jozefo la 2-a, apenaŭ estis demandoj al priesterhaus-anoj provizore animzorganti. Post 1807 la trejnigeja karaktero tute perdiĝis.[2]

Nuntempe ene estas belega muzeo.

Memorado[redakti | redakti fonton]

Vande de la paroĥa kaj dekanuja preĝejo estas muntita memorŝtono por Riester kun la sekva latinlingva teksto[3]:

Sta viator. Hic iacet Martinus Riester natus in Suevia, pauper ope animo dives. Pietate fide studio decanus factus merito. Septem lustris praefuit et ecclesiae cognatis clero semper profuit. In se parcus, largior in pauperes. Hanc presbyteriorum fundavit domum et haeredem dixit. Iam abi. Esto gratus, ora et immitare. Obiit anno MDCCLXV die 3 Iulii aetatis suae 75. Hoc monumentum grata posuit haeres.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Struber, Rupert: Priesterkorrektionsanstalten in der Erzdiözese Salzburg im 18. und 19. Jahrhundert. Die Priesterhäuser von Maria Kirchenthal, St. Johann in Tirol, St. Ulrich am Pillersee und Schernberg, Frankfurt 2004, p. 174-180
  2. Hans Wirtemberger: "Vom Priesterhaus zur Besserungsanstalt." - Ĉe: Zwischen Kaiser, Kalkstein und Horn, 7/2004, p. 1-3
  3. Traduko: Traduko: Preteriranto, faru etan paŭzon! Ĉar tie ĉi kuŝas Martin Riester originante el Ŝvabio. Li estis malriĉa posede sed riĉa spirite. Per pieco, kredo kaj multa studo li meritis fariĝi dekano. Tridek kvin jarojn estis li enpostenigata. Li ĉiam helpis al la Eklezio, al amikoj kaj klerikoj. Al si mem li ne permesis multon, sed al la nenionhavantoj li donis malavare. Li fondis porpastran domon, kiun li deklaris universala heredanto. - Nun vi rajtas kontinuigi vian iron; estu bonvola kaj preĝu kaj imitu lin. Li mortis en la 3-a de julio 1765 en la aĝo de 75 jaroj. - Tiun ĉi ŝtonon starigis la dankema porpastra fondaĵo. Traduko en la germanan: Bleib kurz stehen, Reisender! Hier ruht Martin Riester, im Schwabenlande geboren. Er war an Mitteln arm, an Geiste aber reich. Durch Frömmigkeit, Glaube und viel Anstrengung wurde er verdientermaßen Dechant. Sieben Lustren war er in dieser Position. Der Kirche, Freunden und Klerikern half er immer. Gegenüber sich selbst war er sparsam, großzügiger allerdings gegenüber den Armen. Dieses Priesterhaus gründete er und setzte es als Erben ein. - Nun kannst du weggehen. Sei dankbar, sprich ein Gebet und mach es ihm gleich. Er verstarb am 3. Juli 1765 im Alter von 75 Jahren. Dieses Denkmal setzte die dankbare Priesterhausstiftung. -
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.