Johann Staden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Johann Staden

Johann Staden (baptita la 2-an de julio 1581 je Nurenbergo; tie ankaŭ entombigita la 15-an de novembro 1634) estis germana orgenisto kaj komponisto barokmuzika. Li estas konata kiel fondinto de la tiel nomata Nurenberga Skolo.

Vivo

Ekde 1604 li laboris kiel princa brandenburgia kortega orgenisto en Bayreuth kaj Kulmbach. Plej malfrue en 1616 li reiris al Nurenbergo, kie li tiujare fariĝis orgenisto ĉe la preĝejo de la nova malsanulejo. En la sama jaro li traniris al la preĝejo St. Lorenz kaj en1618 al Sankta Sebaldo. Lia filo Sigmund Theophil Staden (1607–1655) same kiel ankaŭ lia bofilo David Schedlich (1607–1687) ankaŭ aktivis en Nurenbergo muzikiste kaj komponiste. Al liaj lernantoj apartenis Johann Erasmus Kindermann (1616–1655).

Verkoj

  • Harmoniae Sacrae
  • Neue deutsche Lieder nach Art der Villanellen
  • Neue deutsche Lieder samt etlichen Galliarden
  • Neue teutsche geistliche Gesäng
  • Venuskränzlein, 1610 gewidmet Markgraf Christian von Brandenburg-Bayreuth
  • Hauß-Music
  • Hertzens-trosts-Musica
  • Geistlicher Music-Klang
  • Davids-Harpfe
  • Trauerlied zum Tode (1632) Gustav II. Adolfs von Schweden

Literaturo

  • Robert Eitner: Staden, Johann. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). volumo 35, Duncker & Humblot, Lepsiko 1893, p. 366 sj.
  • Thomas Röder: Staden, Johann. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). volumo 24, Duncker & Humblot, Berlino 2010, ISBN 978-3-428-11205-0, p. 783 sj.

Ligoj eksteren