Johannes Hugo Helbig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Hugo Helbig
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1845 (1845-04-01)
en Ponitz
Morto nekonata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Johannes Hugo HELBIG (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1845 en Ponitz, mortinta en la 20-a jarcento) estis germana filologo kaj instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kavalirbiena luprenanto li frekventis modernan gimnazion en Lepsiko (Gesamtgymnasium sub lernejestreco de Hauschild kaj Zille) kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en Zwickau. Ekde pasko 1862 Helbig studis ĉe la Universitato de Lepsiko, unue teologion, poste natursciencojn, fine klasikan filologion. Doktoriĝo sukcesis en 1869. Samjare li ricevis la rajtecon instruadi gimnazie; sekvis ripozumjaro pro sanecaj kialoj. En 1870/71 li estis prova instruisto ĉe Thomas-lernejo Lepsiko. Inter 1871 kaj 1873 li instruistis kaj lernejestris ĉe la gimnazio de Plauen, ekde Miĥaelo-tago 1873 en Bautzen. Tie li nomumitis en 1891 honore profesoro; profesia retiriĝo estis en la 1.1.1911.

Sekvante la modelon de aliaj kolegoj Helbig, paralele al instru-deĵoro, publikigis fakartikolojn kaj kontruibuis al la leksikono Ausführliches Lexikon der griechischen und römischen Mythologie de Wilhelm Heinrich Roscher.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Quaestiones de dialecto Cretica. Naumburg 1869 (disertaĵo, surrete)
  • De dialecto Cretica. Quaestiones grammaticae, Plauen 1873
  • De synaloephae apud epicos latinos primi post Christum saeculi ratione, Bautzen 1878
  • Die Gesellschaft Societät zu Bautzen 1805–1905: Bericht zur Feier des hundertjährigen Bestehens der Gesellschaft, Bautzen 1905

Literaturo[redakti | redakti fonton]