Johannes Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urboplano de Wolf, 1569

Johannes WOLF (naskiĝinta ĉ. 1524, mortinta la 5-an de novembro 1602 en Vajmaro) estis germana instruisto, topografo, historiografo kaj urbestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Jena kaj Wittenberg en la 1540-a jaroj li magistriĝis en 1548. En 1555 li fariĝis estro de la bazlernejo Statdschule kiun funkcion li plenumis ĝis 1573. Post translokigo de instruado en novan domon li enkondukis en 1562 novan regularon, verkis analojn pri la vajmara historio kaj rakontis tiel multajn interesajn aferojn pri la antaŭreformacia vivo de la vajmaranoj. Eĉ pli grava estis lia urboplano kun desupra vidodirekto; tie bone dinstingiĝis ekz. la iama ĉirkaŭfortikaĵo de Vajmaro. Temis pri la plej malnova mapo siaspece por Vajmaro.

Estante gnesioluterano li devis demisii en 1573 kiel lernejestro laŭ saksia ordono kaj iris ekzilen al Ratisbono. Tie li estiĝis estro de la lernejo Gymnasium Poeticum (1574 ĝis 1586). Post la fino de saksia administrado kaj la teologiaj kvereloj amikoj revokis lin Vajmaron; sekve li denove deĵoris tie lernejestre. De 1595 ĝis 1598 Wolf estis eĉ urbestro.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Müller: "Magister Johannes Wolf (um 1524-1602). Ein Schulmann, Topograph, Geschichtsschreiber und Bürgermeister in Weimar und Regensburg während der Reformation", ĉe: Jahrbuch für Regionalgeschichte und Landeskunde 17/II (1990), p. 114-138.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. "Wolf, Johannes", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 499.