Saltu al enhavo

Johano Georgo la 1-a (Saksio-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johano Georgo la 1-a de Saksio-Eisenach (* 12-an de julio 1634 en Vajmaro; † 19-an de septembro 1686 en ĉasdomo Prunftau ĉe Eckardtshausen-Wilhelmsthal dum ĉasado) estis duko de Saksio-Eisenach kaj devenis el la ernestana linio de la nobelfamilio Wettin.

Johano Vilhelmo naskiĝis kiel pli juna filo de duko Vilhelmo la 4-a de Saksio-Vajmaro kaj ties edzino, Eleonore Dorothea, naskiĝinta princino de Anhalt-Dessau.

Post la morto de lia patro en 1662 komence lia pli aĝa frato Johano Ernesto la 2-a heredis la tronon de la duklando Saksio-Vajmaro, plua frato Adolfo Vilhelmo ricevis Saksion-Eisenach. Johano Georgo la 1-a ricevis en la nova duklando Saksio-Eisenach la enspezojn el serio da oficoj kaj ekrezidis en Marksuhl.

En 1668 Adolfo Vilhelmo mortis, lia filo Vilhelmo Aŭgusto dukiĝis, ĉar ĉi tiu tamen ankoraŭ estis infaneto, Johano Georgo la 1-a anstataŭe transprenis por li la regentecon kaj ankaŭ fariĝis kuratoro de la nova duko. Vilhelmo Aŭgusto mortis en 1671 kiel trijarulo, de nun la duklando iris al Johano Georgo la 1-a, kiu per tio fariĝis fondinto de la pli juna linio de la dukoj de Saksio-Eisenach, kiu ekzistis ĝis 1741.

Li laborigis la poeton Kaspar Stieler kiel ĉambra, feŭda kaj juĝa sekretario.

Johano Georgo la 1-a geedziĝis kun Johaneta de Sayn-Wittgenstein (1626–1701). Kun ŝi li havis jenajn gefilojn, kiuj atingis la plenkreskulan aĝon:

Vidu ankaŭ: Ernestaj duklandoj