John Hammond

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Henry Hammond II (* 15-an de decembro 1910, Novjorko; † 10-an de julio 1987) estis sondisko-produktisto, muzikisto kaj muzikkritikisto.

John Hammond estis grava talentulo-serĉanto de la usona populara muziko. Li famiĝis pro la organizado de la unua bando de Benny Goodman kaj la malkovro de Billie Holiday kaj Count Basie. Poste li malkovris, antaŭenigis kaj surmerkatigis inter alie Pete Seeger, Big Joe Turner, George Benson, Bob Dylan, Bruce Springsteen, Leonard Cohen, Aretha Franklin kaj Stevie Ray Vaughan.

Literaturo

  • John Hammond mit Irving Townsend John Hammond On Record: An Autobiography, Ridge Press - Summit Books, 1977, ISBN 0-671-40003-7
  • Dunstan Prial The Producer: John Hammond and the Soul of American Music, Farrar, Straus and Giroŭ, 2006, ISBN 0-374-11304-1
  • Samuel Charters: Who Was John Hammond? Liner Notes zu dem Album The Basie Bunch - Too Marvelous for Words (Vanguard, ed. 1999)

Eksteraj ligiloj