Jordan Todorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jordan TODOROV (naskiĝis en 1976) estas bulgara esperantisto kaj reĝisoro. Esperantisto de 1999, li aktivis en TEJO.

Li finis studojn pri teatra reĝisorado en la Nacia Akademio pri Teatra kaj Filma Artoj en Sofio.

Li reĝisoris la originalan spektaklon en Esperanto La familio de Anto Speri de Giorgio Silfer, prezentitan de Torina Nova Trupo dum la 76-a SAT-Kongreso en Svislando kaj dum la Ekumena Esperanto-Kongreso en Italio (2003).

Sub la nomo Jordan SLAVEJKOV (kiel li estas konata en la teatraj medioj en Bulgario) li estis nomumita por la nacia teatra premio Ikaro (2007) pro sia debuta profesia spektaklo Oskaro kaj la roza damo.