Jorge Amado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jorge Amado (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1912, mortis la 6-an de aŭgusto 2001) estis brazila verkisto.

Kiel filo de kakaoplantistoj li naskiĝis apud Itabuna, Bahia. En la havenurbo Ilhéus li pasigis sian junaĝon. De 1930 ĝis 1934 li studis juron en Rio de Janeiro. Lia unua romano O país do carnaval aperis en la jaro 1931.

Pro siaj komunismaj idealoj Jorge Amado ekde 1936 plurfoje estis arestita. En 1941 li devis forlasi Brazilon. Li trovis azilon en Argentino kaj Urugvajo; en 1945 li revenis al sia patrujo, sed fuĝis tri jarojn poste al Francio kaj Ĉeĥio. En 1952 li revenis hejmen.

En sia frua verkaro Amado ĉefe kritikis la socion. Fine de la 1950-aj jaroj li pli kaj pli forlasis la politikan temaron: Ironio kaj humuro, erotiko kaj la religiaj moroj de la afrikdevenaj brazilanoj iĝis gravaj eroj de lia verkaro, el kiu granda parto estas filmita.

Jorge Amado mortis en Salvador de Bahio.

Listo de verkoj

  • O país do carnaval (Lando de Karnavalo)(romano, 1931)
  • Cacau (Kakao) (romano, 1933)
  • Suor (Svito) (romano, 1934)
  • Jubiabá (romano, 1936)
  • Mar morto (Morta maro) (romano, 1936)
  • Capitães de areia (Kapitanoj je Sablo) (romano, 1937)
  • Vida de Luís Carlos Prestes (Vivo de Luís Carlos Prestes) (biografio, 1942)
  • Terras do sem fim (Landoj de Senfino) (romano, 1943)
  • São Jorge dos Ilhéus (romano, 1944)
  • Gabriela, cravo e canela (Gabrielo, dianto kaj cinamo)(romano, 1958)
  • Os velhos marinheiros (La maljunaj maristoj) (romano, 1961)
  • Os pastores da noite (La noktaj paŝtistoj) (romano, 1964)
  • Dona Flor e seus dois maridos (Sinjorino Flor kaj siaj du Edzoj) (romano, 1966)
  • Tenda dos milagres (Tendo de Mirakloj) (romano, 1969)
  • Tereza Batista, cansada da guerra (Tereza Batista, laca per milito)(1972)
  • Tieta do Agreste (Tieta el Agrestlando)(romano, 1977)
  • Tocaia Grande (Granda Gvatado)(romano, 1985)
  • O sumiço da santa (La Malapero de Sanktulino) (romano, 1988)

En Esperanto aperis

La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko: novelo / El la portugala "A Morte e a Morte de Quincas Berro-d'Água" trad. Geraldo Pádua. - Chapecó: Eld. Fonto, 1984. - 111 p.