Jorge Batlle Ibáñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Batlle Ibáñez
Persona informo
Naskonomo Jorge Luis Batlle Ibáñez
Naskiĝo 25-an de oktobro 1927 (1927-10-25)
en Montevideo
Morto 24-an de oktobro 2016 (2016-10-24) (88-jaraĝa)
en Montevideo
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Central Cemetery of Montevideo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Urugvajo vd
Alma mater Universitato de la Respubliko vd
Partio Partido Colorado vd
Familio
Patro Luis Batlle Berres vd
Patrino Matilde Ibáñez Tálice vd
Gefratoj Luis Batlle Ibáñez vd
Edz(in)o Mercedes Menafra vd
Profesio
Okupo advokatopolitikistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorge Luis BATLLE Ibáñez (naskiĝis la 25-an de oktobro 1927 en Montevideo, mortis la 24-an de oktobro 2016 en Montevideo) estis la Prezidanto de Urugvajo de 2000 ĝis 2005. Li estis membro de la Kolorada Partio.

Advokato, D-ro Jorge Batlle Ibáñez estis elektita Prezidanto de Urugvajo en novembro 1999, kaj lia mandato komenciĝis la 1-an de marto 2000. La 1-an de marto 2005, li lasis oficejon al la sekva prezidanto, Tabaré Vázquez. Jorge Batlle Ibáñez estis la kvara prezidanto de Urugvajo el la familio Batlle, ankaŭ lia patro estis la prezidanto de la lando. Batlle komencis sian politikan karieron en juna aĝo, en 1958 li estis elektita al la landa kongreso por la unua fojo.