Jorge Sampaio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jorge Fernando BRANCO DE SAMPAIO estas portugala politikisto, Prezidento de la Respubliko inter 1996 kaj 2006.

Sampaio naskiĝis en Lisbono je la 18-a de septembro de 1939. Li estis junaĝe studenta gvidanto, kontraŭ la diktatoreco de Salazaro. Li fariĝis ano de la Socialista Partio en 1978.

Li estis plurfoje deputito, kaj post 1989 urbestro de Lisbono.

En 1996 li estis elektita Prezidento de la Respubliko, kaj li estis duafoje elektita la 14-an de januaro de 2001.

En 2004, post la nomumo de José Manuel Durão Barroso kiel prezidento de la Eŭropa Komisiono, li petis la gvidanton de la Portugala Socialdemokrata Partio Pedro Santana Lopes ke li fariĝu ĉefministro, kio okazigis politikan krizon.

Prez. Jorge Sampaio kun Lula da Silva.

Post novaj elektoj, li nomumis la socialistan gvidanton José Sócrates nova ĉefministro, en februaro 2005.

Lin sukcedis en la Prezidenteco, en marto 2006, la konservativa Aníbal Cavaco Silva.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ