José López Rubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José López Rubio
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1903 (1903-12-13)
en Motril
Morto 2-an de marto 1996 (1996-03-02) (92-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Francisco López Rubio
Okupo
Okupo scenaristodramaturgofilmreĝisoroverkisto
vdr

José López Rubio (Motril, 13a de decembro 1903 - Madrido, 2a de marto 1996) estis hispana scenaristo, dramaturgo, kinreĝisoro, historiisto pri teatro, akademiano kaj humuristo, apartenanta al la nomita "la alia generacio de la 27-a", tio estas proksimaj artistoj samgeneraciaj sed ekster la ĉefa grupo de poetoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pasigis infanaĝon en Granado, kaj translokiĝis al Madrido kun sia familio en 1915, sed inter decembro 1917 kaj majo 1919 li loĝis en Cuenca — kie lia patro estis provinca guberniestro —. Denove en Madrido li studis juron kaj konis Enrique Jardiel Poncela, kun kiu verkis nepremieritan teatraĵon. Li oftis ĉe la babilrondoj de la kafejo Platerías kaj ĉe tiu de Ramón Gómez de la Serna en la kafejo Pombo, kio rezultis en avangarda stilo en lia novelo, Roque Six, viro kiu mortas kaj reviviĝas ses fojojn. Li kunlaboris en kelkaj bildorevuoj, nome en Gutiérrez, Buen Humor, rakontoj en Lunes de El Imparcial, [1] Chiquilín, Nuevo Mundo, Pinocho, La Esfera kaj Blanco y Negro. Li militservis en Vicálvaro. Krome li kunlaboris ankaŭ en ĵurnaloj kiel El Sol, La Nación kaj aliaj.

Lia komedio De la noche a la mañana (1928), kunlabore kun Eduardo Ugarte, sukcesis eĉ eksterlande kaj estis tradukita al diversaj lingvoj. El aŭgusto 1930 ĝis 1935 li loĝis en Holivudo, dungita de Metro Goldwyn Mayer kiel adaptisto, dialogisto kaj tradukisto de la hispanlingvaj versioj de iliaj filmoj; poste li estis dungita de Fox ĝis 1935 kiel scenaristo; li estis amiko de Charles Chaplin kaj konatiĝis kun Stan Laurel, Oliver Hardy kaj Buster Keaton. En 1935 li veturis tra Italio kaj Francio. Revenis al Usono en 1937 denove dungita de Fox, kaj pasigis la cetero de la Hispana Enlanda Milito en Meksiko (1938) kaj Kubo (1939), ĉiam laborante kiel kina scenaristo.

Li revenis al Hispanio komence de 1940 kaj filmis La malquerida, filmoversio de la samnoma teatraĵo de Jacinto Benavente. Dum la 1940-aj jaroj li kunlaboris en kinrevuoj kiel Primer plano, Radiocinema kaj Cámara, verkis kaj adaptis nombrajn scenarojn kaj reĝisoris ses filmojn, inter kiuj Eugenia de Montijo (1944), El crimen de Pepe Conde (1946) kaj Alhucemas (1948). Li kunlaboris ankaŭ por ABC, Semana kaj La Codorniz.

Inter liaj teatraĵoj menciindas en 1949 al estrenar Alberto. Pero de su obra teatral de posguerra destaca en especial Celos del aire (1950), Estoy pensando en ti (1951), Veinte y cuarenta (1951), Cena de Navidad (1951), Una madeja de lana azul celeste (1951), El remedio en la memoria (1952), La venda en los ojos (1954), La otra orilla (1954), El caballero de Barajas (1956), La novia del espacio (1956), Un trono para Cristi (1956), Las manos son inocentes (1958), Diana está comunicando (1960), Esta noche tampoco (1961), Nunca es tarde (1964), ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li poste arigis tiujn lastajn kunlaborojn en Cuentos inverosímiles (Madrid: Caro Raggio, 1924)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José López Rubio en la hispana Vikipedio.