José Salomé Pina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Salomé Pina
Persona informo
José Salomé Pina
Naskiĝo 1-an de januaro 1830 (1830-01-01)
en Meksikurbo
Morto 7-an de junio 1909 (1909-06-07) (79-jaraĝa)
en Tacubaya
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Okupo pentristo • universitata instruisto vd
Aktiva en Meksiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Salomé Pina (Meksikurbo, 1830 - 1909) estis meksika pentristo. Pina, kun Santiago Rebull, Eugenio Landesio kaj José Maria Velasco Gómez, estis unu de la ĉefaj figuroj de la meksika arto de la 19-a jarcento. Pelegrín Clavé estis lia instruisto, kaj Pina sukcedis lin en la Akademio de San Carlos.

Knabino kun floroj.

En 1859 li ekspoziciis en Parizo La Piedad, pro kio li ricevis honoran mencion. Sansón y Dalila kaj San Carlos Borromeo en la peste de Roma estas liaj ĉefaj verkoj. Ambaŭ estas ekspoziciataj en la Nacia Muzeo de Arto de Meksikurbo. Germán Gedovius kaj, poste, Diego Rivera estis lernantoj de Salomé Pina.