José Maria Velasco Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de José María Velasco (1894).

José María Tranquilino Francisco de Jesús Velasco Gómez naskiĝis en Temascalcingo, Estado de México, je la 6-a de julio de 1840 kaj mortis en Villa de Guadalupe Hidalgo, Meksikurbo, je la 26-a de aŭgusto de 1912). Li estis meksika pentristo. Oni konsideras lin kiel unu el la plej famaj pejzaĝistoj de la 19-a jarcento.

La verkoj de Velasco estas troveblaj en pluraj muzeoj de la mondo, sed ĉefe en la urbo de Meksiko kaj en Toluca de Lerdo (Muzeo José María Velasco).

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

José María Velasco laŭ la baptodokumento naskiĝis je la 6-a de julio 1840. Li estis la unua de kvin gefiloj de "Don Felipe Velasco" kaj de "Doña María Antonia Gómez Obregón de Velasco. En la jaro 1849 la familio translokiĝis al la urbo de Meksiko, kie post kelkaj monatoj post la alveno mortas "Don Felipe". Li estis viktimo de ĥolera epidemio je kiu suferis la urbo en 1850.

Post la morto de la parto, José Maria komencis labori en vestaĵ-vendejo kaj samtempe komencis studi en la lernejo "Lancasteriano" kaj li komencas senti grandan ŝaton de desegnado.

Unuaj jaroj en San Carlos[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1855 li finis siajn bazajn studojn kaj pro helpo de Luis Ponce de León li povis iri al la akademio pri belarto San Carlos de Valencia por studi la desegnoarton. Dum tri monatoj Velasco desegnis en la akademio sub la kontrolo de Miguel Mata ĝis li kune kun la skulptisto Felipe Sojo havis la oportunon recibi instruon de Juan Urruchi. Kelkajn monatojn poste li komencas ricevi kurson pri desegnado de pejzaĝoj fare de la itala pentristo "Eugenio Landesio". Landesio venis de Torino al Meksiko laŭ peto de la direktoro de la akademio.

Velasco havis malmultajn ekonomiajn rimedojn kaj tio lasis lin dubi pri la daŭrigo de la studoj. En la jaro 1860 venis de Eŭropo la pentristo Santiago Rebull por fariĝi direktoro de la "Real Academia de Bellas Artes de San Carlos de Valencia". Landesio kaj Rebull organizis en tiu jaro konkurson. La premio estis pensio. Velasco gajnis per sia verko de la eksa monaĥejo de San Agustín. Tiu triunfo solvis la ekonomiajn problemojn kaj li krome ekhavis fidon kaj entuziasmon.

Kiam José María Velasco venis al la "Academia de San Carlos" la ĉefaj temoj de la meksikaj pentristoj estis la homa figuro en diversaj variantoj, la religiaj pentraĵoj, mitologio kaj historio. Dediĉante grandan parton de siaj verkoj al la prezento de la naturo li reprezentis novecon en la pentrarto. La vidsento, la sentemo kaj la konoj permesis al li rekoni pli ol homo normalkapabla, rilate al la formo, la koloroj kaj la karaktero de la pejzaĝo.

Kiam Velasco komencis siajn studojn la verkoj estis influitaj grandparte de la tekniko de Landesio, sed baldaŭ, Velasco perceptas la pejzaĝon de Meksiko kun la okuloj de meksikano. Li malproksimiĝas pli kaj pli de la akademia vidpunkto de la arto kaj poste li sukcesis trovi propran personecon kaj li kreas majstrajn verkojn.

Profesia kaj familia vivo[redakti | redakti fonton]

Monumento dediĉita al José María Velasco.

En la jaro 1868, Velasco fariĝas profesoro de perspektiveco. Ekde tiu momento li rezignas al la pensio kiun li gajnis en la konkurso. En la sama jaro li edziĝis kun Luz Sánchez Armas Galindo. La atestantoj estis la frato Dr-o Ildefonso Velasco kaj sia instruisto Eugenio Landesio, kio montras la amikecon kiu ekzistis inter la du pejzaĝistoj.

En la jaro 1889 Velasco havis la honoron esti nomata de la meksika registaro ĉefo de delegacio kiu partoprenis en Francio en ekspozicio Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, prenante pentraĵojn de diversaj aŭtoroj. De Velasco partoprenis en tiu ekspozicio entute per 68 verkoj. La posteuloj de Velasco hodiaŭ vivas en la urbo de Meksiko.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Velasco suferis koratakon, sed la atako ne venkis Velaskon. Li daŭras la pentradon. Post 1902 li rezignas pri la donado de kursoj de perspektiveco en la "Academia de San Carlos". Post 1905, li preskaŭ nur pentras en sia domo, kie li mortas same kiel la patro pro ĥolero je la 26-a de aŭgusto de la jaro 1912. Oni entombigis lin en la tombejo de Tepeyac.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]