Josep Guinovart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josep Guinovart
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1927 (1927-03-20)
en Barcelono
Morto 12-an de decembro 2007 (2007-12-12) (80-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cementiri de Sant Gervasi
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • gravuristo
vdr

Josep GUINOVART i Bertran (Barcelono, 1927-2007) estis pentristo, desegnisto kaj gravuristo de Katalunio, Hispanio.

Post studi en la lernejoj Escola d'Arts i Oficis de Barcelona kaj en Foment de les Arts i del Disseny, li ricevis stipendion en 1953 de la Franca Instituto por veturi al Parizo kaj resti tie por kvin monatoj.

Reveninta al Barcelono kaj laborinta en ilustrado kaj scenografio, ĉirkaŭ la jaro 1957 kliniĝis al abstrakta arto, nome sia verkaro malmulte konvencia, uzis tridimensiajn elementojn preskaŭ konstante en siaj verkoj, el kiuj plej parto grandformataj. La necesoj de socia protesto kondukis lin al partopreno en la movado Estampa Popular (Popola Bildo), kaj al omaĝoj al gravuloj kiuj iĝis vivantaj simboloj de la lukto por la libereco, kiel Pablo Picasso kaj Che Guevara. Tiukadre li kreis grandan kvanton de verkoj pri la sociaj problemoj de tiu epoko, ĉefe sub influo de Gerniko. Lia veturo al Meksiko kaj Kuba en 1972 ludis gravan rolon diversmaniere. Tiuj ekzotaj kulturoj kaj diferencaj sociaj medioj impresis lin per sia mistero kaj rompis la skemojn de okcidentuloj.

En 1994 oni inaŭguris muzeon en Agramunt, Provinco Ilerdo, dediĉita al lia verkaro, loko en kiu estis naskiĝinta lia patrino kaj al kiu li mem ĉiam estis ligita. Li ricevis multajn premiojn kaj ekspoziciis tra la tuta mondo.

Li mortis la 12an de decembro 2007, estante 80-jaraĝa, ĉar li ne povis superi infarkton suferitan kelkajn tagojn antaŭe.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tomo 9 (2001). Art de Catalunya, Pintura moderna i contemporània. Barcelona, Edicions L'isard. ISBN 84-89931-19-4 (katalune).
  • Tomo 16 (2002). Art de Catalunya, Art i arquitectura d'avui. La Veu dels artistes. Barcelona, Edicions L'isard. ISBN 84-89931-24-0 (katalune).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]