Joseph Henry
Joseph HENRY (17-a de decembro 1797 en Albany, Usono - 13-a de majo 1878 en Vaŝingtono) estis grava usona fizikisto.
Vivo
Henry lernis la profesion de horloĝisto kaj arĝentforĝisto, lia avo estis enmigrinto el Skotlando.
En 1826 Henry fariĝis profesoro pri matematiko kaj naturfilozofio ĉe Albany Academy kaj en 1827 li komencis esplorojn pri elektro.
Verko
Lia ĉefa laboro estis en la fako de elektromagnetismo, kie li malkovris la fenomenon de memindukto.
Efiko
Honore al li la SI-unuo de elektra induktanco estis nomita henro (simbolo H).
Smithsonian Institution, kiun li gvidis kiel unua sekretario, starigis monumenton honore al li.
Literaturo
- Contributions to electricity and magnetism. Philadelphia (1839) angle