Joseph Süß Oppenheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Süß Oppenheimer

Joseph Ben Issachar Süßkind OPPENHEIMER (mallonge Joseph Süß Oppenheimer, ankaŭ malice Jud Süß) (12-an de februaro 1698[1] en Heidelberg - 5-an de februaro 1738 en Stutgarto) estis financa konsilisto de princo Karl Alexander von Württemberg. Post morto de la princo, oni ekzekutis lin pro falsaj akuzoj. Li estis historia ekzemplo por novelo de Wilhelm Hauff (Jud Süß) en 1827 kaj por romano de Lion Feuchtwanger (same nomita Jud Süß) en 1925. La nazia Germanio eluzis la historion por la samnoma propaganda filmo Jud Süß en 1940.

Biografio

Joseph Süß Oppenheimer plenkreskis en Heidelberg en burĝa, juda, komercista familio. Li veturis de 1713 ĝis 1717 al Amsterdamo, Vieno kaj Prago. Li baldaŭ okupiĝis pri financoj kaj donis krediton al nobeloj. Tiu agado alportis por li riĉecon kj respekton. Li konatiĝis en 1732 en Wildbad Karl Alexander, kiu suferis pro kronika monmanko. La princo nomumis Oppenheimer al sia kortega oficisto, por kolekti monon por financado de la ŝtato.

Karl Alexander iĝis - post morto de Eberhard Ludwig - princo de Württemberg en 1733, Oppenheimer ricevis decidrajtojn en ekonomiaj kaj financaj aferoj. Oppenheimer en 1736 iĝis sekreta financa kaj politikista konsilisto de la princo. Karl Alexander jam longe antaŭ sia surtroniĝo ŝanĝis de la protestanta al la katolika eklezio. Tiel dum lia kvarjara regada tempo (1733-1737) regis la katolika princo per juda konsilisto la protestantan loĝantaron, kio kaŭzis streĉon.

Post certigi monavidon de la princo, Oppenheimer enkondukis multajn novigojn. Li fondis tabak-, sapo- kaj porcelanmanufakturon kaj ankaŭ la unua bankon de Württemberg, kiun li mem funkciigis. Li vendis komercajn rajtojn pri salo, ledo kaj vino al judoj. Li komercis ankaŭ per juveloj, oro, arĝento, ŝtataj moneroj, organizis loterion kaj hazardludojn, peris en juraj konfliktoj.

Princo Karl Alexander akceptis tute la proponojn de Oppenheimer, sen aprobo de la loĝantaraj reprezentoj. Lia bonstato riĉeco, rigideco en la mona kaj imposta politiko alportis malamon kaj envion.

Kiam Karl Alexander mortis abrupte la 12-an de marto 1737 pro apopleksio, oni aretsis samtage Oppenheimer. Oni akuzis lin pro regna perfido, majesta ofendo, prirabo de la ŝtata kaso, ofickomerco, subaĉetebleco, hontigo de la protestanta religio kaj seksa kontakto kun kristaninoj. Oni akuzis lin eĉ pri seksumado kun 14 jaraĝulino. Kvankam du akuŝistinoj konfirmis virgecon de la junulino, oni do juĝis lin je morto la 9-an de januaro 1738. Pruvoj ne ekzistis je iu ajn akuzo, oni rezignis pri nomumo de la krimagoj aŭ bazigo de la juĝo.

Oni ekspoziciis lin en ruĝe pentrita kaĝo kaj promesis amnestion, se li ŝanĝas al la kristana religio. Tion li rifuzis kaj antaŭ la morto parolkantis la Ŝma Jisrael.

Li estis pendigita la 4-an de februaro 1738 antaŭ 12.000 spektantoj. La ekzekuto okazis sur la Stutgarta ekzekutejo, la t.n. Prag. Kadavro de Oppenheimer restis dum 6 jaroj en la fera kaĝo.

Fontoj

  1. Ĝenerale kiel naskiĝjaro estas false menciita la jaro 1692, sed dum la pridemandado en Stutgarto Süß mem atestas kiel naskiĝjaron 1698. Laŭ Haasis 2001, p. 12-21 Kroma falsa aserto estas, ke li kreskis en geto - Heidelberg ne havis geton.

Literaturo

  • Hellmut G. Haasis: Joseph Süß Oppenheimer, genannt Jud Süß. Finanzier, Freidenker, Justizopfer Reinbek: Rowohlt TB, 2001, ISBN 3499611333 (Joseph Süß Oppenheimer, nomita Judo Süß. Financisto, liberpensulo, justicviktimo)