Juan Gutiérrez de Padilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juan Gutiérrez de Padilla (ĉ. 1590 ĝis 1664) estis komponisto en Nova Hispanio (nun nomata Meksiko).

Vivo

Li naskiĝis en Málaga, Hispanio, kie li ricevis siaj muzikan edukadon en la katedralo. Ĝis 1621 li estis la kapelestro de la katedralo de Cádiz. Tiam li elmigris al la hodiaŭa Meksiko, kie li iĝis vickapelestro kaj en 1629 kapelestro de la katedralo de Puebla. Padilla estas unu el la plej elstaraj komponistoj reprezentataj en la manuskriptoj de Puebla, Meksiko, kaj en la Kolekto Hackenberry en Chicago, Illinois. Li laboris en Puebla de Los Angeles, Meksiko, kiu en la baroka epoko estis pli granda religia centro ol Meksikurbo mem. Li estis nomumita maestro de capilla de la Katedralo en Puebla en 1629.

Verkoj

Lia verkaro konsistas ĉefe el motetoj, ofte por duobla ĥoro, en la stilo de la renesanco. Ĝi ofte inkluzivas akompanaĵon por orgeno aŭ variaj arĉinstrumentoj. Li komponis Mateo-Pasionon, mesojn, motetojnn, lamentaciojn, litaniojn, psalmojn kaj variajn plurvoĉajn Villancicos (sakralaj popolkantoj, plej ofte kristnaskokantoj) .

Bibliografio

La muziko de Padilla, spite de sia alta kvalito, estas malfacile akirebla:

Mapa Mundi, publikas kantopartiturojn de kelkaj el tiu ĉi muziko inklude la fabelan duobloĥoron Deus in Adiutorium Meum Intende. Alfredston Music – povas havigi instrumentajn voĉnotojn por la pli malgrandaj pecoj en ilia kolekto.

Ekzistas finfine 2 PhD tiuj ĉi kun la muziko de Padilla en la apendicoj: S. Barwick, Sacred Vocal Polyphony in Early Colonial Mexico, (diss., Harvard Univ.,1949), inkludas la 2-an Mateo-Pasionon; kaj A. Ray / A. R. Catalyne, The Double-choir Music of Juan de Padilla, (diss., Univ. of Southern California,1953).