Juan Tomás Ávila Laurel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Tomás Ávila Laurel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1966 (1966-11-06) (57-jaraĝa)
en Malabo
Lingvoj hispana • anobona lingvo vd
Ŝtataneco Ekvatora Gvineo vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Panga Rilene ❦
Arde el monte de noche / Juan Tomás Ávila Laurel ; introducción de José Manuel Pedrosa ❦
By night the mountain burns / Juan Tomás Ávila Laurel ; translated by Jethro Soutar ❦
The Writer From a Country Without Bookstores ❦
Un día vi 10.000 elefantes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Tomás ÁVILA Laurel (naskiĝinta la 6-an de novembro 1966 en Malabo) estas verkisto kaj poeto el Ekvatora Gvineo).

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Estante filo de hispanaj setlintoj de la insulo de Annobón li rakontis en la historio Arde el Monte de Noche la tie pasigintan tempon (ĝis la aĝo de 13 jaroj). Laurel trapasis la maturiĝekzamenon en gimnazio de Malabo kaj trejniĝis en Batao vartisto por malsanuloj.

Verkas Laurel poemojn, romanojn kaj eseojn estante ĉefredaktoro de la gazeto El Patio. Nombriĝas li inter la plej gravaj reprezentantoj de la modernaj aŭtoroj kies publikigitaĵoj datumas ne antaŭ 1990. Karakteriza estas por liaj verkoj la kritikaado de politikistoj kaj en sia patrujo kaj en tuta Afriko.

En siaj blogoj[1] li ja atakis la diktaturan registaron de Ekvatora Gvineo. En 2021 li internacie konatiĝis pro fastostriko kontraŭ la enlanda politikistaro kaj konkrete la prezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo kaj senespera sociala, ekonomia kaj politika situacioj. Sekve li sentis la devon ekziliĝo; hodiaŭ Laurel vivas en Barcelono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994 – Poemas (Ediciones del Centro Cultural Hispano-Guineano, 1994)
  • 1994 – Los hombres domésticos (Ediciones CCHG)
  • 1998 – Rusia se va a Asamse (Ediciones CCHG)
  • 1999 – La carga (Editorial Palmart, 1999)
  • 1999 – Historia íntima de la humanidad (Ediciones Pángola, Malabo, 1999)
  • 2000 – El derecho de pernada (Editorial Pángola, Malabo)
  • 2000 – Áwala cu sangui (Editorial Pángola, Malabo)
  • 2009 – Arde el Monte de Noche (Calambur Editorial, marto 2009)
  • 2012 – Letras transversales: obras escogidas (Biblioteca Hispanoafricana) (Editorial Verbum, 29.8.2012)
  • Los elefantes en la luna. - Tiu ĉi rakonto ankau filmiĝis: One day I saw 10.000 elephants.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "El blog de Juan Tomás Ávila Laurel"