Jud-usona organizita krimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jud-usona organizita krimo aperis ene de la uson-juda komunumo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj. Ĝi estas referencata diversmaniere en la amaskomunikilaro kaj populara kulturo kiel la Juda Mafio, Koŝera Mafio, Koŝer Nostra[1][2]Undzer Ŝtik (jide אונדזער שטיק). La du ĉi-lastaj el tiuj terminoj estas rektaj referencoj al la itala Cosa Nostra; la unua estas vortludo je koŝer, referencante la judajn dietajn leĝojn; dum la dua estas rekta traduko de la itala frazo Cosa Nostra ("nia afero") en la jidan אונדזער שטיק, ĉar la jida estis la plimulta lingvo de la juda diasporo en Usono dum la komencaj tagoj de uson-juda organizita krimo.[2]

Fine de la 19-a jarcento en NovJorko, Monk Eastman funkciigis potencan judan krimbandon, kiu konkurencis kun italaj kaj irlandaj bandoj, precipe Five Points Gang de Paul Kelly, por rego de la krimularo de Novjorko. Alia fifama krimbando, konata kiel Lenox Avenue Gang kaj gvidita de Harry "Gyp the Blood" Horowitz, konsistis el plejparte judaj membroj kaj kelkaj italaj membroj (kiel Francesco Cirofisi). Ĝi estis unu el la plej perfortaj krimbandoj de la komenca 20-a jarcento kaj konatiĝis pro la murdo de la vetludanto kaj gangstero Herman Rosenthal.

En la fruaj 1920-aj jaroj, stimulitaj de la ekonomiaj oportunoj de tiu jardeko kaj poste de la prohibicio, judaj famuloj de organizita krimo kiel Arnold Rothstein regis larĝan gamon de krimaj entreprenoj, inkludante kontraŭleĝan alkoholan produktadon, uzuron, vetludadon kaj vetperadon. Laŭ la prikrima verkisto Leo Katcher, Rothstein "transformis la organizitan krimon de brutala aktivado de gangsteroj al granda entrepreno, gvidata kiel firmao, kun si mem je la supro." Rothstein supoze responsis en 1919 pri la antaŭaranĝo de la rezulto de la Monda Serio de Basebalo. Samtempe, la juda alkohol-produkta bando konata kiel The Purple Gang superregis la detrojtan krimularon dum la prohibicio, dum la juda Bugs and Meyer Mob funkciis en Lower East Side de Novjorko antaŭ sia sorbiĝo en Murder, Inc. kaj filiiĝo en la ital-usonan mafion.[3][4]

La plejparte jud-usona kaj ital-usona krimbando konata kiel Murder, Inc., kaj judaj gangsteroj kiel Meyer Lansky, Mickey Cohen, Harold "Hooky" Rothman, Dutch Schultz kaj Bugsy Siegel evoluigis proksimajn ligojn kun, kaj akiris gravan influon en, la ital-usona mafio, poste formanta malstrikte organizitan, plejparte judan kaj italan krimosindikaton, kiun la gazetaro nomis la "Nacia Krimosindikato." Judaj kaj italaj krimgrupoj fariĝis ĉiufoje pli interligitaj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, ĉar ili ofte okupis la samajn kvartalojn kaj sociajn statusojn de la tempo. La du etnaj krimgrupoj precipe egaliĝis en Nov-Jorko post la establo de la proksima interrilato inter la partneroj Lucky Luciano kaj Meyer Lansky kaj ilia posta elimino de multaj el la tiel nomataj "Mustache Petes," la Sicilio-devenaj gangsteroj, kiuj ofte rifuzis labori kun ne-italoj aŭ eĉ ne-sicilianoj. La krimofamilio Cohen de Los-Anĝeleso kaj Lasvegaso estis menciinde parto de la juda kaj ital-usonaj mafioj samtempe, kaj linioj inter la du etnaj krim-organizoj ofte nebuliĝis dum la 20-a jarcento. Dum jardekoj poste, jud-usonaj gangsteroj daŭros labori proksime kaj foje konkurenci kun ital-usona organizita krimo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Forgetting sixth commandment: Jewish gangsters were once known in organized crime circles as the 'Kosher Nostra'" [1] 10a de junio, 2010, The Jewish Independent, 19a de septembro, 2008
  2. 2,0 2,1 "Book of the Week: The Kosher Nostra".
  3. Katcher, Leo (1959/1994). The Big Bankroll. The Life and Times of Arnold Rothstein, New York: Da Capo Press
  4. Pietrusza, David (2003). Rothstein: The Life, Times, and Murder of the Criminal Genius Who Fixed the 1919 World Series. New York: Carroll & Graf Publishers. (ISBN 0-7867-1250-3)
  5. Sifakis, The Mafia Encyclopedia, pp. 319–321