Lasvegaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lasvegaso
angle Las Vegas, hispane Las Vegas
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Las Vegas
Kromnomoj: "The Entertainment Capital of the World"
"Sin City"
"Capital of Second Chances"
"The Marriage Capital of the World"
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Nevado
Distrikto Distrikto Clark
Komunumoj
Historia regiono Mormonoj
Montaro Montaro Spring
Vojo Mormona Vojo
Konstruaĵo Akvobaraĵo Hoover
Situo Lasvegaso
 - alteco 610 m s. m.
 - koordinatoj 36° 10′ 30″ N 115° 08′ 11″ U / 36.17500 °N, 115.13639 °U / 36.17500; -115.13639 (mapo)
Areo 340,0 km² (34 000 ha)
 - de akvo 0,16 km² (16 ha)
Loĝantaro 583 756 (2010)
 - de aglomeraĵo 1 314 356
 - metropola regiono 1 951 269
Denseco 1 716,93 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 314 356 loĝ./km²
 - metropola regiono 1 951 269 loĝ./km²
Dezerto Mojave-dezerto
Estiĝo 15-a de majo 1905
Urbestro Oscar B. Goodman
Horzono PT (UTC-8)
 - somera tempo PST (UTC-7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 702
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de okcidento de Usono
Situo enkadre de okcidento de Usono
Situo enkadre de okcidento de Usono
mapo de la urbocentro
mapo de la urbocentro
mapo de la urbocentro
Vikimedia Komunejo: Las Vegas
Retpaĝo: www.lasvegasnevada.gov
Map
Centra avenuo en Lasvegaso
Lasvegaso dum nokto.
Hooters kazino kaj hotelo
Skribaĵo Welcome to Fabulous Las Vegas antaŭ enveturo en The Strip
A tall rectangular-shaped tower in Las Vegas with exterior windows shimmering with 24-karat gold. It is a sunny day and the building is higher than many of the surrounding buildings, which are also towers. There are mountains in the background. This tower is called the Trump Hotel Las Vegas.
La turo en la rektangula formo de la Trump-Internacia Hotelo en Lasvegaso kun la fenestrovitroj kovritaj per 24-karata oro

Lasvegaso (angle kaj origine hispane Las Vegas) estas metropolo en usona ŝtato Nevado, kaj internacie konata destino por ferioj, butikumado, distrado kaj vetado. Ĝi fondiĝis en 1905 kaj fariĝis oficale urbo en 1911. Ĝi estas la plej granda usona urbo fondita en la 20a jarcento.

La nomo Las Vegas estas ofte uzata por la urbo mem kaj la ĉirkaŭaĵo, speciale la 7,2 kilometra segmento de Las Vegas Boulevard, kiu situas plejparte ekster la limoj de la urbo en nekorporacia urbo nomata Paradise, nome Las Vegas Strip.

Kiel la centro por vetado en la en Usono, Lasvegaso portas la kromnomon "Monda Ĉefurbo de Distrado," kaj inter multaj aliaj, ĝi nomiĝas "Urbo de Pekoj" kaj "Urbo de Malvirto" pro la populareco de permesata vetado, havebleco de alkoholaĵoj iam ajn, kaj distroj erotikaj. Ĉi tia imago de la urbo popularigis ĝin kiel loko por filmoj kaj televidprogramoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo[redakti | redakti fonton]

Lasvegaso akiris sian nomon de hispanaj esploristoj kiuj kolektis akvon tie. Tie inter dezerto troviĝis verdejo, kaj tial do oni nomis ĝin "La herbejoj" John C. Fremont iris al la loko en 1844 kiel reprezenanto de Usona Armea Korpuso Inĝeniera, kiam ĝi apartenis al Meksiko. En 1855, post la cedo de la teritorio de Meksiko al Usono, Brigham Young sendis 30 misiistojn por konverti la lokajn indianojn. La formala establo de la urbo okazis en 1905 kiam la fervoja kompanio disvendis terenon kiu nun konsistas la urbocentron de Lasvegaso.

Gravaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Lasvegaso estas unu el la plej dinamaj urboj en la mondo, kiu reinventas sin kie centro de vetado, familiaj ferioj, zono de hedonismo (kun reklama slogano "Kio okazas en Lasvegaso, tio restos en Lasvegaso"), kaj furorejo por luksa manĝado kaj butikumado dum la jaroj.

La plej gravaj okazoj en la urbo estis:

  • Inundoj en 1955, 1984, 1999, and 2003.
  • Establo kiel fervoja urbo 1905.
  • Permeso de vetado en 1931.
  • Finkonstruado de digo Akvobaraĵo Hoover en 1936.
  • Malfermo de Flamingo de mafiano Bugsy Siegel ĉe la Strio de Lasvegaso en1946.
  • Elvis Presley komencas koncertan serion en 1969.
  • Granda fajro ce MGM Grand Las Vegas en 1980.
  • The Mirage malfermiĝis en 1989, kaj komencigis epokon de megahoteloj.
  • The Dunes estis le unua konstruaĵo ĉe la Strio detruita per maleksplodo en 1993.
  • Jarcenta jubileo en 2005.

Ekonomia historio[redakti | redakti fonton]

En ĝia komenco, Lasvegaso estis haltejo por pioniroj kaj poste por vagonaroj. Ĝi estis centro por minado en la regiono. Post la konstruo de Hoover Dam en 1936 kaj la permeso de vetado, Lasvegaso rapide fariĝis populara destinejo por turismo. Ĉi tio, kune kun la apuda establo de fortikaĵo por usona aerarmeo(Nellis AFB), lanĉis grandan epokon de konstruado kiu daŭras eĉ hodiaŭ. Casino Arkivigite je 2019-10-16 per la retarkivo Wayback Machine

Situo[redakti | redakti fonton]

Lasvegaso situas en seka dezerta valo, inter montaj palruĝaj, rustoranĝaj kaj grizaj. La tereno estas roka kaj sabla. Loĝantoj kreskigas herbojn, arbojn kaj aliajn verdaĵojn. Pro la malabundo de akvo, ekzistas movado forigi domajn verdajn herbajn ĝardenojn kaj reguligi la uzon de akvo por ĝardenzorgo.

Loĝantaro de Urbo Lasvegaso
1920 2,304
1930 5,165
1940 8,422
1950 24,624
1960 64,405
1970 125,787
1980 164,674
1990 258,295
2000 478,434
2005 545,147

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Lasvegas baziĝas ĉefe sur turismo, vetado kaj ekspozicioj, kiuj helpas ankaŭ la vendejojn kaj restoraciojn, kvankam ĉi tiuj fariĝis memstaraj industrioj en 2000 kaj poste. Kelkaj fabrikantoj de vetmaŝinoj situas en Lasvegaso.

Turistoj venas al Lasvegaso por rapidaj geedziĝoj kaj ankaŭ rapidaj eksedziĝoj. La urbo klopodas diversigi la ekonomion per ekzemple la World Market Center.

Reevoluigo[redakti | redakti fonton]

Post malfermiĝo de The Mirage, la centro por konstruado en Lasvegaso translokiĝis de la urbocentro al La Strio. La urbocentro eĉ nun suferas pro ĉi tio. Nun oni klopodas allogi aliajn industriojn krom turismo, kiel fabrikado, bankado kaj aliaj komercaj aferoj. La urbo ofertas tre favorajn postulojn pri impostoj kaj korporaciaj formalaĵoj por helpi tion.

Por helpi la urbocentron, la urbo sukcese allogis konstruadon de federala konstruaĵo kaj granda kinejo, kaj plue konstruis Fremont Street Experience.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La urbon servas sistemo de aŭtobusoj. Ekzistas unurelo inter MGM Grand ĉe suda pinto de la Strio kaj Sahara ĉe norda pinto. Granda internacia flughaveno McCarran servas la regionon por pasaĝeroj kaj ŝarĝoj. Pasaĝeraj vagonaroj ne plu servas Lasvegason, kvankam oni proponas servon kun Losanĝeleso, laŭ la linio de ŝoseo I-15.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lasvegaso situas en varma dezerta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-27 . La varmo kulminas en julio averaĝe 40, rekorde 47 , la malvarmo kulminas en januaro averaĝe 2, rekorde −13 . Jare pluvas po 114 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en junio.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En 2000 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Lasvegaso.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Lasvegaso mortis hungardevena gimnastikisto Margit Korondi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]