Juhan Vilms
Juhan Vilms | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1893 |
Morto | 22-an de februaro 1952 (58-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Estonio |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Juhan Vilms (naskiĝis la 22-an de septembro 1893 en paroĥo Pilistvere ĉe Viljandi, distrikto Viljandimaa, mortis la 22-an de februaro 1952 en Bonaero) estis estona kuracisto kaj eŭgenikisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Juhan Vilms diplomiĝis el la scienca lernejo de Tartu, inter la jaroj 1914 kaj 1917 studis en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Tartu, kaj diplomiĝis en 1919 en la Universitato de Tomsk. Ekde 1926 li praktikis kiel kuracisto dermatologia en Talino. Inter la jaroj 1929 kaj 1932, li estis membro de la nacia parlamento Riigikogu. Dum pluraj jaroj li apartenis al la Estona Laborista Partio, estone nomata Tööerakonda, sed poste pro konfliktoj forlasis la partion. Inter 1930 kaj 1932 li krome estis membro de la urba parlamento de Talino. En 1944, Juhan Vilms fuĝis al Svedio, kaj poste vivis en Argentino, kie li mortis en 1952.
Verko eldonita en Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1921, laŭ traduko de Johannes Vahtkerl, en Esperanto aperis lia verkaĵo La malbonaj flankoj de sporto kiel anstantaŭaĵo de fizika laboro rilate higienon.
|
Fontoj
[redakti | redakti fonton]La unua versio de tiu-ĉi artikolo transprenis iujn informojn el la samtema artikolo en la estona lingvo. La informo pri la libro de 1921 estas el Enciklopedio de Esperanto de 1934.