Juist estas insulo - kaj sur ĝi komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2011 la komunumo havis 1772 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. Tamen tio ne kaŭzas grandajn ekologiajn damaĝojn, ĉar kiel sur preskaŭ ĉiu orientfrisa insulo aŭtomobiloj estas komplete malpermesataj: elektraj aŭtetoj de la restoracioj, hoteloj kaj pensionoj transportas varojn kaj turistajn valizojn, trajneto transportas la gastojn de la ŝipo al vilaĝa stacidometo (aŭ eblas veni al flughaveneto per sportaj aviadiloj), kaj de tie la gastoj povas piediri aŭ bicikli.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Juist" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |