Norderney
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 7 Feb. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Norderney | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
| Distrikto | Distrikto Aurich | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 53°42′26″N 07°08′49″O / 53.70722°N, 7.14694°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 5 m | ||||
| Areo | 26,3 km2 | ||||
| Loĝantaro | 5816 (stato 2010-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 04932 | ||||
| Poŝtkodo | 26548 | ||||
| Aŭtomobila kodo | AUR | ||||
| Oficiala kodo | 03 4 52 020 | ||||
| Subdivido | 2 urbopartoj: Fischerhafen kaj Nordhelm | ||||
| Komunumestro | Klaus-Rüdiger Aldegarmann | ||||
| Adreso de la administrejo | Stadt Norderney Am Kurplatz 3 |
||||
| Komunuma retejo | www.norderney.de | ||||
Norderney estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. La 10-a de junio 2006 la komunumo havis 6.200 konstantajn enloĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

