Luminesk'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luminesk'
Nomo Luminesk'
Regiono Germanio
Periodo jarfino
Organizanto Andreas Diemel
Ekzistas ekde 2015
Celgrupo 25 ĝis 65 jaroj
Informa retpaĝo Luminesk-retpaĝo
vdr

Luminesk' estas silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio kiu okazas ĝenerale de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. Ĝi estas posteulo de Internacia Festivalo, kiu okazis lastfoje en 2014.

Celgrupo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu Esperanto-renkontiĝo havas sian celgrupon. Kelkaj aranĝoj alparolas familiojn kun infanoj. Aliaj renkontiĝoj alparolas junulojn ĝis 30. Luminesk alparolas junajn plenkreskulojn kaj plenkreskulojn. Post la ŝanĝo en la oferto de renkontiĝoj tio nun estas la ununura (granda) en mezeŭropo kun tiu celgrupo dum silvestro.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Luminesk’ okazis post fino de Internacia Festivalo (IF) de Hans-Dieter Platz (HDP). Andreas Diemel partoprenis la lastan IF’n en Jülich kaj estis infektita de la bona amikeca etoso inter la partoprenantoj. Sciante, ke IF okazas lastan fojon, li petis HDP pri la rajto, daŭrigi la silvestran tradicion. Li permesis sed petis, uzi alian nomon por ne miksi IF’n kun la nova. Andreas sidis kun EO-amikoj en rondo kaj diskutis pri ebla nomo. Unu argumento estis, ke la aranĝo havu iun facile rekoneblan nomon, kiu ne konsistu el mallongigoj. Oni trafoliumis vortarojn, serĉante kreativajn nomojn. Ĉe “lum-” oni haltis. Io kun “lum…” bone taŭgas por silvestra renkontiĝo. Unuflanke ĝi donas iom da espero en la malhela sezono, aliflanke ĉar ĝi bone priskribas la etoson dum la ŝanĝo de la plej mallongaj tagoj al tempo kun pli longaj tagoj (tio okazas fine de decembro). “Luminesk” estis naskita.

Unua Luminesk'[redakti | redakti fonton]

Andreas serĉis por la unua Luminesk' lokon en la german-beneluksa regiono. Multaj IF-anoj venis el NederlandoBelgujo kaj ili ne havu tro longan vojon al la unua Luminesk’ por ne vidi geografian baron dum la una fojo. Cetere en orienta Germanio regule okazis kaj ankoraŭ okazas la junulara renkontiĝo JES. Eblaj partoprenantoj do havas la eblecon partopreni en silvestra aranĝo ĉe ambaŭ limoj de Germanio. Rob Keetlaer esploris kun Andreas domojn. Finfine ili trovis pageblan domon kiu plenumis la bezonojn en la Eifel-regiono apud Akeno. En la novkonstruita junulargastejo de Nideggen oni unuafoje festis Lumineskon. Tiom da IF-anoj estis iom maljunaj, ke ili ne plu povis veni. Finfine ĉeestis ĝin nur iom pli ol 30 partoprenantoj, triono kompare kun la lasta IF.

Dua Luminesk'[redakti | redakti fonton]

  • 2016-2017 Kleve, 50 partoprenantoj

Pri la dua Luminesk’ Andreas forte vidis la bezonon, ke ĝi okazu same bone atingebla en la geografia mezo de ebla partoprenantaro. Tute ne necesa bezono, kiel la venontaj aranĝoj pruvis. Finfine li trovis junulargastejon en Kleve, sufiĉe proksime de la nederlanda landlimo. Dum la lasta tago venis la ĉarpentistoj frumatene kaj forpelis ilin de la domo – kial ili ne venis antaŭ la aranĝo, tiam ili havus pli belan domon. Sed nu, oni havis agrablan tempon tie. Okazis ekskurso al ekologia farmbieno, sur ĉaro tirita de traktoro. Dum la unua duonhoro Andreas timis, ke partoprenantoj forkurus de la forte balancanta veturilo. Sed plej malfrue post la bongusta matenmanĝo kun rigardo al la Rejno ĉiuj partoprenantoj alkutimiĝis. Fakte mankis varma (alkohola?) trinkaĵo. Kaj unu institucio naskiĝis dum tiu Luminesk’ en sia hodiaŭa formo: la gufujo. Dank' al Yoshie kaj Dieter Kleemann ankaŭ dum la malfrua vespero okazis altkvalita kultura programo en gaja rondo. Ĉu legado de ŝercoj, ĉu poezio, ĉu noveloj – ĉio trovas sian lokon kaj kutime la gufujo restas malferma plej longe. Bedaŭrinde Alfred Schubert devis pro profesiaj kialoj forlasi la teamon de Luminesk’ post du jaroj da animplena farado de la tema programo.

Tria Luminesk'[redakti | redakti fonton]

La tria Luminesk’ okazis en la suda monastera lando. Oni estis en domo de la paroĥo kun aliaj grupoj. Intertempe Luminesk’ kreskis kaj en la ĉefa domo ne estis sufiĉe da lokoj por ĉiuj partoprenantoj. Kelkaj do devis dormi en apudaj hotelĉambroj de ĉina restoracio. Krom la tema programo en la luksaj haloj de la domo oni faris ekskurson al Münster kun vizito de la fama bierfarejo Pinkus Müller. La kela trinkejo en Haltern ne malutilis por la silvestra balo, longe oni festis kun vestfala biero kaj franca vino. Ankaŭ tie naskiĝis nova kutimo: Barbara kaj Ulrich Brandenburg enkondukas per prelego de propraj lumbildoj al la venonta Universala Kongreso. Pri komencintoj zorgis Kristin Tytgat dum paroliga kurso.

Kvara Luminesk'[redakti | redakti fonton]

Kun la kvara Luminesk’oni iris pli suden, sed nur iom. La urbeto apud Bonn ŝajnis esti taŭga ĉar ĝi estas bone atingebla kaj situas en bela ĉirkaŭaĵo inter vinmontoj kaj la Rejno. Denove oni estis en JUFA-hotelo, same kiel ofte okazis dum IF’oj. Bongusta manĝo kaj komfortaj ĉambroj atendis la partoprenantaron. Komence de la aranĝo alvenis aŭtomobilo de Flandra Esperanto-Ligo, – Ivo Vercammen kaj Nicky Janssen alportis – dek skatoloj(!) kun libroj estis elpakitaj, libroservo povis okazi. Dum la silvestra vespero, inter bufedo kaj balo, Barbara denove okazigis sian ofte fotatan konkurson: tri partoprenantoj kreis iun interesan manĝaĵon, unu el ili iĝis la majstrokuirist(in)o. Dank’ al Amri Wandel okazis denove Internacia Vitra Universitato (IVU).

Kvina Luminesk'[redakti | redakti fonton]

La kvina Luminesk' okazis en Nördlingen ĉe montaro Ries (inter Stuttgart kaj Munkeno). En la historia urbo ĉe la limo inter Baden-Virtembergo kaj Bavario jam okazis Internacia Festivalo (IF) plurfoje.[2]

Teamo[redakti | redakti fonton]

  • ĉeforganizanto: Andreas Diemel
  • tema programo kaj broŝuro: Yves Nevelsteen
  • oficejo: Barbara Brandenburg
  • instruado: Kristin Tytgat

Okazintaj programeroj[redakti | redakti fonton]

  • La konflikto en orienta Ukrainio (Ulrich Brandenburg)
  • Kie kaj kiel ni (verŝajne) malkovros la unuan eksterteran vivon? (Amri Wandel) – kadre de la IVU
  • Lachoudisch - la sekreta jida lingvo de bavara vilaĝo (Amri Wandel)
  • Neŭtraleco de Esperanto, Famaj esperantistoj kaj Komuna kantado (Dieter Rooke)
  • Fabeloj pri li. Fabeloj pri ŝi. Serio el du prelegoj (Anna Striganova)
  • Harry Harrison. Unu el la plej romantikaj kialoj lerni Esperanton (Anna Striganova)
  • Revuo “Esperanto”. Prezento. Renkontiĝo kun legantoj (Dima Ŝevĉenko + Anna Striganova)
  • “Libroeldonado en Moskvo: historio kaj nuntempo, perspektivoj” (Dima Ŝevĉenko) – kadre de la IVU
  • Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto – (Yves Nevelsteen) – kadre de la IVU
  • Kunvenoj: Eventa Servo (Yves Nevelsteen)
  • Realigo de junaĝa revo kaj Esperanto-movado en Tanzanio (Dieter Kleemann)
  • Manĝebla arbaro (Patricia Gobert)
  • Krimludo (Dieter Kleemann)
  • La sorto de privataj E-projektoj, La Nimegaj kvartagaj marŝoj (Rob Keetlaer)
  • Vintra naĝado (Kristin Tytgat)
  • Internacia vespero
  • Majstrokuiristo (Barbara Brandenburg)
  • Gufujo
  • Libroservo de Flandra Esperanto-Ligo, Eldonejo Libera kaj Eldonejo Impeto.
  • Silvestra balo
  • Koncerto de Gijom' (Guillaume Armide)

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

  • Duontaga Ekskurso al fervojista muzeo. En Nördlingen situas la bavara fervojista muzeo. En ĝi troviĝas granda kolekto de vaporlokomotivoj. Krome estas pli modernaj dizelaj kaj elektraj lokomotivoj. Dum la duontaga ekskurso okazis gvidado tra la arealo kaj ebleco por fari fotojn. Poste estis kafo kaj kuko en historia vagono.
  • Urbogvidado tra Nördlingen. Jam dum IF Thomas Bormann gvidis grupon tra la historia urbo. Nun li denove ofertis urbogvidadon.
  • Tuttaga ekkurso al Aalen. Antaŭtagmeze oni vizitis la Limes-muzeon. Ĝi montras la vivon trans la tiama limo ĉirkaŭ la romia imperio. Tagmeze okazis tagmanĝo en greka restoracio. Posttagmeze parto de la grupo povos fari gvidadon tra la Esperanto-biblioteko. Krome eblis fari urbogvidadon, promenadon aŭ kafumadon.

Interrompo pro la kronvirusa pandemio[redakti | redakti fonton]

Post la komenco de 2020, la kronvirusa pandemio, dum kies komencaj du jaroj estis malpermesitaj ĉiaj kunvenoj de pli ol manpleno de homoj, interrompis la tradicion. Luminesk 2000/2021 pro la leĝa situacio nur povis okazi virtuale. Dum tri tagoj okazis virtuala programo. Amri Wandel kaj Mikaelo Bronŝtejn prezentis sciencajn temojn, Anna kaj Dima prezentis eldonejo Impeto. Renardo Fössmeier kaj Guido Brandenburg prelegis pri kulturaj temoj.

Sed fine de 2021 denove eblis okazigi la eventon, kiu malgraŭ la leĝaj limigoj de du jaroj devis forfali nur unu fojon.

Sesa Luminesk'[redakti | redakti fonton]

  • 2021-2022

Luminesk 2021/2022 estis planita en Münster (Monastero). Ĝi estis nuligita fare de la domo, nur kelkaj semajnoj antaŭ ĝia planita okazo. Pro la subita nuligo ne okazis virtuala alternativo. En 2021/ 2022 ne okazis Luminesk.

Sepa Luminesk'[redakti | redakti fonton]

  • 2022-2023

La sepa Luminesk' okazis en Heilbronn. Ĝi enhavis varian kaj altkvalitan programon: lingvokurson, prelegojn kaj diskutrondoj, ekskursoj kaj kultura vespera programo. La 49 partoprenintoj venis el 7-8 landoj. [3]

Oka Luminesk'[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]