Dieter Rooke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dieter Rooke kiel gasto en familio Bélisle en La Chaux-de-Fonds. Fotis en 2013 Mireille Grosjean

Dieter ROOKE ([DI:ter RO:ke] laŭ prononco en la normgermana, naskiĝis en 1948) estas germana esperantisto loĝanta en Svislando. Li esperantistiĝis en 1982, kaj en 1999 aliĝis al Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (nuntempe estas ĝia sekretario) kaj al SAT, dum unu mandato elektita kiel PK-ano ĉar en ĝi ekzistas komunisma frakcio. Dieter Rooke estas dumviva membro kaj de UEA, kaj de SES=svisa Esperanto Societo. Li aktivis en la Esperanta Civito kiel senatano de la ruĝa frakcio, kaj kontribuas al la enhavo de Internaciisto per primarksisma kurso kaj per porokazaj raportoj pri politikaj eventoj. Organizis sinsekvajn kunvenojn de komunistoj dum UK-oj. De 1993 ĝis 2002 Dieter Rooke estis kasisto de Esperanto-Societo Zuriko. Krome li membris en LF-koop kaj membris en Monda Asembleo Socia (MAS) (intertempe eksigita). Li estis membro de Kultura Centro Esperantista (KCE) en La Chaux-de-Fonds. Li apartenas al la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kiel sola ne-profesia ĵurnalisto, kaj aldone funkcias kiel kasisto de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO). [1]. Aldone li estas membro de Svisa Esperanto-Koruso estrata de Elisabeth de Mestral, kaj de internacia ĥoro dum UK-oj . Estrarano de societo por parkere kanti la himnon "la espero", fondita de Hori Jasuo.

Partoprenanto de "Esperanto-Sumoo" legorondo, ĉina legorondo, kaj legorondo en Gotenburgo pri jaro 1968.

Membras kun edzino en amikaro de CDELI (biblioteko por planlingvoj) La Chaux-de-Fonds.

Dieter Rooke partoprenis multajn Universalajn Kongresojn, la lastajn en Lisbono, Seulo kaj Rejkjaviko, Islando, kaj aliajn E-aranĝojn. Okaze de UK en Seulo, Sud-Koreio, li faris vojaĝon al Nord-Koreio. Korespondas kun radiostacioj de Havano, Pekino, kaj Varsovio. Li aktivas interrete, kaj fojfoje kontribuis al Vikipedio.

Dieter estas patro de denaska esperantisto, Ciril Läng, nun 35-jara.

Dieter Rooke vivis en kooperativo en Oensingen, Svislando. Inter septembro 2012 kaj sia emeritiĝo jaron poste li vivis kun sia ĉina edzino LIU Jun en la Esperanto-Domo KCE en La Chaux-de-Fonds, Svislando. En novembro 2013 Dieter Rooke translokiĝis kun sia edzino al Interlaken, en kantono Berno, ekde la jaro 2019 en Faulensee/ Spiez.

Referencoj[redakti | redakti fonton]