Juliano la Teŭrgiulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juliano la Teŭrgiulo (2-a jarcento2-a jarcento) estis antikvgreka mediplatona filozofo, fama pro lia pratikado kaj, eble, verkado pri teŭrgio.

Biografio kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Filo de Jiuliano la Ĥaldeo, ŝajnas ke li unua forĝis la terminon teŭrgio[1] aŭ ke, ĉiukaze, pri ĝi establis la karakterojn en sia verko Ĥaldeaj Orakoloj, kolekto de fragmentoj de teŭrgiaj ritoj verkitaj kun lirika sugesto. [2]

La Suda Enciklopedio subtenas ke la patro de Juliano estis ĥaldea havanta lian saman nomon kaj verkinta verkon pri la demonoj en kvar libroj, kaj ke mem (la filo) estis aŭtoro de Θεουργικά, Τελεστικά, Λόγια δι ὲπῶν (. ààà

La religia "teŭrgia" praktiko estas certe antaŭa al la verko de Juliano la Teŭrgiulo, sed la Ĥaldeaj Orakoloj estas la unua skribita verko, pritraktanta tiun temon, atinginta la nunan epokon; en tiuj tekstoj la teŭrgio malsimilas teologion ĉar ĝi ne pritraktas la karakterojn de la diaĵo, sed nur la vojojn por ĝin teknike ĉeestigi kaj ĝin igi ilo de la homoj.

La komcepto kuŝanta sub la termino teŭrgio celas subsignifi "agu kiel diaĵo", nome la homoj transformu sian staton al tiu dia pere de la mistika teŭrgia unuiĝo

La verko de Juliano la Teŭrgiulo havis rimarkindan influon sur platonismo kiu sojlis novplatonismon de la [[4-. Historiistoj memorigas ke la novplatonisma romia imperiestro Juliano, antaŭ ol vesti la imperian purpuron elektis spertis inicadon al la Eleŭzisaj Misteroj en Ateno ĉe Maksimo el Efeso kaj intruiĝon pri la verkoj de Juliano la Teŭrgiulo kiu, laŭ li, estis la nekomparebla Teŭrgiulo. Lia amiko kaj kultura konsilisto estis filozofo Prisko, kiu Julianon provizis per la verko de Juliano la Teŭrgiulo.

notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Bidez. La vie de l'empereur Julien. Parizo, Les Belles Lettres, 1930, pag.369 n.8.
  2. Modernaj kritikistoj dubas pri lia aŭtoreco de tiu verko. Tamen, li ĉiam estis konsiderita epigono en teŭrgio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Oracoli Caldaici, M. Psello; Ed Mimesis, 2001.
  • Eric R. Dodds. I greci e l'irrazionale. Milano, Rizzoli, 2009.
  • Oracoli caldaici (a cura di Angelo Tonelli). Milano, Rizzoli, 2008. ISBN 978-88-17-17051-2
  • Neoplatonism and gnosticism (a cura di Richard T. Wallis e Jay Bregman), International Society for Neoplatonic Studies Published, SUNY Press, 1992 ISBN 0791413373, 9780791413371
  • Polymnia Athanassiadi: Julian the Theurgist: Man or Myth? In: Helmut Seng, Michel Tardieu (Hrsg.): Die Chaldäischen Orakel: Kontext – Interpretation – Rezeption. Winter, Heidelberg 2010, ISBN 978-3-8253-5862-4, S. 193–208

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]