Juliusz Słowacki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliusz SŁOWACKI

Juliusz de Leliwa-Słowacki ([ˈjulʲjuʃ dɛ lɛliva swɔvat͡ski], esperantigite Juliuŝ de Leliva-Slovacki) (naskiĝis la 4-an de septembro 1809 en Krzemieniec, Ternopila provinco, mortis la 3-an de aprilo 1849 en Parizo) estas unu el la plej famaj romantikaj poetoj. Kune kun Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Norwid estas profeto de Pollando kaj unu el plej grandaj romantismaj poetoj.

Romantika poeto kaj verkisto de teatraĵoj, li estis ŝatata nur post sia morto pro sia lingva lerteco kaj sia lirika kaj filozofa maniero paroli pri la realaĵo. Lia verkaro unuigas la romantikismon de la Norda Eŭropo kun la klasika tradicio de la Suda Eŭropo. En 1831, Słowacki elmigris kiel politika rifuĝanto al Francio. Li ja montriĝis kiel nacia poeto, kiam li verkis sian poemon La slava papo en 1848.

Kreado

Malgraŭ tio, ke Słowacki vivis apenaŭ 40 jarojn, lia literatura kreado estis abunda kaj diversa. La poeto postlasis 13 dramojn, preskaŭ 20 poemojn, centojn da versaĵoj, leteroj kaj unu romanon. Li ankaŭ kreis unu koheran filozofian sistemon, kiun nomis geneza filozofio.

Aperis en Esperanto

Vidu ankaŭ


Ŝablono:Ĝermo-biografio