Justin Timberlake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justin Timberlake
Justin Timberlake en la jaro 2007
Justin Timberlake en la jaro 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Justin Randall Timberlake
Naskiĝo 31-an de januaro 1981 (1981-01-31) (43-jaraĝa)
en Memphis
Edz(in)o Jessica Biel
Ĝenroj Popmuziko
Blue-eyed soulo
R&B
Profesio kantisto, muzikisto, muzika producento, dancisto, aktoro
Instrumentoj kantado, klavarinstrumento, gitaro, imitado de tamburisto
Aktivaj jaroj 1993 - nuntempo
Eldoninto Jive Records
Parencaj
temoj
'N Sync, Timbaland, Nelly Furtado, Britney Spears, 50 Cent, Esmée Denters, Madonna
Retejo Justin Timberlake
vdr

Justin Randall TIMBERLAKE (n. 31-an de januaro 1981 en Memphis, Tennessee) estas usona popmuzikisto kaj iama fronthomo de la popbando *NSYNC.

Biografio

Infanaĝo

Filo de Randall Timberlake kaj Lynn Bomar, lia patra avo estis ministro de la Baptista Eklezio kaj kvankam li konsideras sin "pli spirituala ol religiulo" li daŭre estas kristano. Liaj gepatroj divorciĝis en 1985. Timberlake kreskis en Millington, eta vilaĝo norde de Memphis. Lia unua muzika sperto estis kantante kontriajn kanzonoj ĉe televidprogramo "Star Search (Serĉado de talentuloj) sub la nomo de Justin Randall

Junaĝo

Timberlake startis sian karieron komence de la 1990-aj jaroj kiel membro de la televida spektaklo Mickey Mouse Club, en kiu li agadis kiel moderatoro, kantisto kaj aktoro apud Christina Aguilera, Britney Spears, aktorino Keri Russell kaj bandkolego JC Chasez.

Meze de la 1990-aj jaroj, li iĝis gvidanta kantisto de la virgrupo 'N Sync (pli poste *NSYNC). Ili faris komune 5 albumojn kaj 12 soloalbumojn, sed spite al la sukcesoj, la bando decidis en 2002 malfondiĝi.

Solokariero

Timberlake prezentis sian unuan soloalbumon en novembro de 2002 (Justified), kiu atingis grandan sukceson. La albumo ĉerpis el muzika stilo de R&B kaj hiphopo.

Li dumtempe aperis en la bulvargazetoj pro amrilatoj al Cameron Diaz kaj Britney Spears. Li fifamiĝis en 2004, kiam kaŭzis skandalon per tio, ke dum lia sursceniĝo kun Janet Jackson en Super Bowl, li abrupte kaj intence malvualigis duonbruston de Janet Jackson.

En septembro de 2006 aperis lia dua soloalbumo FutureSex/LoveSounds, produktita de Timbaland kaj Will.i.am.

Filmografio

  • 2000: Longshot
  • 2001: On the Line
  • 2005: Edison
  • 2006: Alpha Dog
  • 2006: Southland Tales
  • 2007: Black Snake Moan

Eksteraj ligiloj