Justo Gallego Martínez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Don Justo je la jaro 2003 kun la Germana artisto Ulrich Brinkhoff en la katedralo
Katedralo de Justo Gallego Martínez. Mejorada del Campo (Madrid, Hispanio). 2005

Justo Gallego \Ĥusto Gajego\ (n. 1925) konstruas katedralon en la municipo Mejorada del Campo, proksime al Madrido (Hispanio). Li faras tuton sen helpo preskaŭ ĉiam, ekde la konstruaĵon li komencis. Tamen, li havas helpon kelkfoje el siaj nevoj aŭ eventualaj volontuloj.

Kiam Justo estis 27 jaraĝa, li sentis la alvokon de monaĥa vivo kaj li estis en la soriana monaĥejo de Sankta Maria de Huerta, kiun li tuj estis devigata forlasi pro sia tuberkulozo.

Justo komencis konstrui antaŭ 40 jaroj sur terenoj hereditaj disde siaj gepatroj, kaj malhavante konstruo-permeson. Li neniam studis arkitekturonmasonadon kaj uzas recikligitajn materialojn, kiujn oni donacas al li. La kupolo estas 40 metroj alta.

Lia verko estas monde fama. Li havas pecojn el paĝoj de eŭropaj, amerikaj kaj aziaj ĵurnaloj, kiuj parolis pri ĝi. Ankaŭ ĝi estis la centro de tre konata trinkaĵa televidreklamo dum la jaro 2005, per kiu li enspezis tridek mil eurojn.

Gallego diris ke la lastaj jaroj, proksimume du mil homoj vizitas ĉiun someron la katedralon. Multaj studentoj, preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj, helpas lin dum tiu sezono.

Nuntempe, Gallego loĝas kun sia fratino proksime al la katadralo.