Justo Gallego Martínez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justo Gallego Martínez
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1925 (1925-09-20)
en Mejorada del Campo, Mejorada del Campo
Morto 28-an de novembro 2021 (2021-11-28) (96-jaraĝa)
en Mejorada del Campo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo terkultivistomasonisto
Verkoj Cathedral of Justo
vdr
Don Justo je la jaro 2003 kun la Germana artisto Ulrich Brinkhoff en la katedralo
Katedralo de Justo Gallego Martínez. Mejorada del Campo (Madrid, Hispanio). 2005

Justo Gallego \Ĥusto Gajego\ (n. 20-an de septembro 1925 - 28-an de novembro 2021) konstruis katedralon en la municipo Mejorada del Campo, proksime al Madrido (Hispanio). Li faris tuton sen helpo preskaŭ ĉiam, ekde la konstruaĵon li komencis. Tamen, li havis helpon kelkfoje el siaj nevoj aŭ eventualaj volontuloj.

Kiam Justo estis 27 jaraĝa, li sentis la alvokon de monaĥa vivo kaj li estis en la soriana monaĥejo de Sankta Maria de Huerta, kiun li tuj estis devigata forlasi pro sia tuberkulozo.

Justo komencis konstrui antaŭ 40 jaroj sur terenoj hereditaj disde siaj gepatroj, kaj malhavante konstruo-permeson. Li neniam studis arkitekturonmasonadon kaj uzas recikligitajn materialojn, kiujn oni donacas al li. La kupolo estas 40 metroj alta.

Lia verko estis monde fama. Li havis pecojn el paĝoj de eŭropaj, amerikaj kaj aziaj ĵurnaloj, kiuj parolis pri ĝi. Ankaŭ ĝi estis la centro de tre konata trinkaĵa televidreklamo dum la jaro 2005, per kiu li enspezis tridek mil eurojn.

Gallego diris ke la lastaj jaroj, proksimume du mil homoj vizitas ĉiun someron la katedralon. Multaj studentoj, preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj, helpis lin dum tiu sezono.

Gallego loĝis kun sia fratino proksime al la katadralo.