Kálmán Jósika
Kálmán Jósika | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1837 en Kluĵo |
Morto | 6-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • terposedanto |
JÓSIKA Kálmán barono (pr. jo:ŝika ka:lma:n) estis hungara grandbienulo, ĵurnalisto naskita en Kluĵo 1837 kaj mortinta en Budapest la 6-an de aŭgusto 1910.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Barono Kálmán Jósika estis redaktoro de la konservativaj gazetoj Budai Lapok (1863), Magyar Állam (1868–75) kaj Magyar Korona (1877–85). Li verkis francecajn socitemajn teatraĵojn kaj romanojn. La gazetaro samtempa fortege atakis pro ĝia naturalismo lian teatraĵon titolitan A pesti demimonde.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Beszélyei (Pest, 1856);
- A lelkész (romano, I–II. Pest, 1871);
- Színművei (Bp., 1873);
- Látszat és valóság (r., Bp., 1902).